Zacatón
Aspekto
Zacatón | |
---|---|
dolino, kaverno [+] | |
Koordinatoj | 22° 59′ 36″ N, 98° 9′ 41″ U (mapo)22.993347222222-98.161330555556Koordinatoj: 22° 59′ 36″ N, 98° 9′ 41″ U (mapo) [+] |
Zacatón | |
Zacatón estas grupo de kvin dolinoj, aŭ cenotoj, situantaj en nordorienta parto de Tamaulipas, Meksiko. Ĝi estas la plej profunda dolino de la mondo, kun profundo de pli ol 300 m.
La 5 dolinoj de la Zacatón-sistemo estas: Zacatón, Caracol, Verde, La Pilita kaj Azufrosa.
La nomo Zacatón venas de la libere flosantaj insuloj.
La nomo de Zacatón aperis en la internacia gazetaro en 1994, kiam du plonĝistoj provis atingi ties bazon, sed unu el ili mortis, la alia atingis profundon de 280 m.
Oni planas en marto de 2007 subakviĝon per robotoj en la profundon por analizi la profundajn organismojn. la projekto realiĝas per apogo de NASA, kiu testas robotojn planitajn al Jupitera luno, Eŭropo.
La projekto de NASA kaj la mergoroboto nomiĝas DEPTHX.