Saltu al enhavo

Villamuriel de Cerrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villamuriel de Cerrato
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34190
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 459  (2023) [+]
Loĝdenso 161 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 4° 31′ U (mapo)41.9500494-4.515539Koordinatoj: 41° 57′ N, 4° 31′ U (mapo) [+]
Alto 727 m [+]
Areo 40 km² (4 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villamuriel de Cerrato (Provinco Palencio)
Villamuriel de Cerrato (Provinco Palencio)
DEC
Situo de Villamuriel de Cerrato
Villamuriel de Cerrato (Hispanio)
Villamuriel de Cerrato (Hispanio)
DEC
Situo de Villamuriel de Cerrato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamuriel de Cerrato [+]
vdr

Villamuriel de Cerrato [biljamuRJEL dezeRAto] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Villamuriel de Cerrato estas etimologie komprenebla kiel Bieno de Maurelli (praloĝanto) de Cerrato, alude al la komarkonomo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Urba vidaĵo.
Romanika ponto.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 40,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 6 470 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed fakte akiris 5 000 loĝantojn el la 1900-aj jaroj pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj instalado de aŭtomobila industrio en 1978, nome fabriko de Renault. Ĝi distas nur 8 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La loĝloko estas ĉe la rivero Carrión kaj inter brakoj de la Kanalo de Kastilio. La municipa teritorio limas kun Palencia, Magaz de Pisuerga, Venta de Baños kaj Dueñas; kaj enhavas la kvartalojn Calabazanos, Ciudad Jardín Virgen del Milagro kaj Los Olmillos.

Oni trovis restaĵojn de la epoko de la Romia Imperio sude de Calabazanos; sed ne de postaj epokoj de visigotoj aŭ araboj.

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a aŭ komence de la 10-a jarcento. Plej frua mencio estas de 1141, en kiu Alfonso la 7-a de Leono donis la lokon al la episkopo de Palencio retenante komunumon de paŝtejoj en la montoj de Dueñas. En 1162 la episkopo Raimundo la 2-a havigis foruon al la loko. La episkopo Arderiko de Palencio (1185-1207) ekkonstruis la preĝejon de Sankta Maria kaj la palac-fortikaĵon kiel somerloko por la palencia pastraro. Pluigis tiujn vorojn la episkopo Tello Téllez de Meneses (1208-1247). En 1308 estis tie gastigita la reĝino María de Molina. Al Petro de Kastilio, nepo de la reĝo Pedro la 1-a de Kastilio oni atribuas la konstruadon de la turo, de granda parto de la palaco kaj la finkonstruadon de la preĝejo meze de la 15-a jarcento.

Desegno de 1885.

La 25an de septembro 1520, kadre de la Milito de Komunumoj de Kastilio, komunumanoj de Palencio opoziciantoj de la senjorlando episkopa (de Pedro Ruiz de la Mota) bruligis la palacon, detruis parton de la turo kaj forhakis la arbaron de Santillana. En 1524 la episkopo Antonio de Rojas pardonis la komunumanojn kaj la urbo Palencio donis 925 000 maravedojn por rekonstrui la turon kaj la palacon. En 1802 la palenciaj episkopoj donis la fortik-domon al la paroĥejo de Sankta Stefano (nun malaperinta).

En 1812 dum la Milito de Hispana Sendependigo en la areo luktis anglaj (de Lord Wellington) kaj francaj trupoj. Je la desamortización oni perdis iom post iom la palacajn dependaĵojn (nun jam malaperintaj).

Ekde 1978, la loĝloko estas sidejo de fabriko de aŭtomobiloj Renault. Je 2017, oni fabrikis la kvaran generacion de Renault Mégane kaj de Renault Kadjar.

Kluzoj de la Kanalo de Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Maria, la Monaĥejo Nuestra Señora de la Consolación, la Palaco de la Reĝino Isabel la Katolika, la Kanalo de Kastilio, la mezepoka ponto ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]