Veli Järvinen
Aspekto
Veli Järvinen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de novembro 1911 en Kymi |
Morto | 15-an de novembro 2003 (91-jaraĝa) en Jyväskylä |
Lingvoj | finna |
Ŝtataneco | Finnlando |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Veli Järvinen, 1911 - 2003, estis finna politikisto. Li estis membro de finna parlamento (eduskunta/riksdagen) en 1948–1951, estis kampurbestro de Kymi en la 1950-aj jaroj kaj poste estis urbestro de Jyväskylä. Veli Järvinen apogis edukadon en Jyväskylä. Je lia agado oni en Jyväskylä fondis ekzemple faklernejon kaj ricevis plian areon por vastigi la universitaton de Jyväskylä. Li mem estis nur en popollernejo kaj faklernejo. Li apogis en tiu urbo ankaŭ konstruadon de novaj loĝareoj. Ankaŭ la industria areo Seppälä estis konstruita grandparte laŭ postuloj de Järvinen. Li apogis ankaŭ arean ligon, kie parto el kampara komunumo de Jyväskylä estis ligita al la urbo Jyväskylä en komenco de la jaro 1965.