Valerij Gerasimov
Valerij Gerasimov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1955 (69-jaraĝa) en Kazano |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio Sovetunio |
Alma mater | 94th gymnasium (en) Militista Akademio de Kirasaj Fortoj Kazan Higher Military Command School (en) milita lernejo Suvorov en Kazano Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | oficiro militestro |
Valerij Vasiljeviĉ Gerasimov (ruse Валерий Васильевич Герасимов, prononco laŭ sistemo IFA vɐˈlʲerʲɪj vɐˈsʲilʲjɪvʲɪdʑ ɡʲɪˈrasʲɪməf, n. la 8-an de septembro 1955 en Kazano) estas rusia armea generalo funkcianta kiel la ĉefo de la ĝenerala stabo de la Rusia Armeo kaj unua vic-ministro pri defendo en la registaro de Rusio. Li estis nomumita fare de prezidanto Vladimir Putin la 9an de novembro 2012, anstataŭigante Nikolajon Makarov[1] (ruse Николaй Макaров). En januaro 2023, la tiama defenda ministro Sergej Ŝojgu (ruse kaj tuve Сергей Шойгу) aldone transdonis al Gerasimov la superan komandon de ĉiuj rusaj trupoj en la invado de Rusio en Ukrainion ekde 2022, kiu antaŭe estis tenita fare de Sergej Surovikin (ruse Сергей Суровикин).[2]
Li konsideriĝas unu el la plej potencaj personoj en Rusio, kaj unu el tri homoj kiuj havas aliron al la nukleaj armiloj de Rusio, kune kun Putin kaj la nuntempa ministro pri defendo Andrej Belousov (ruse Андрeй Белоyсов), servanta ekde majo 2024.[3] Gerasimov estis priskribita kiel lojala sekvanto de Putin.[4][5]
La 25-an de junio 2024, la Internacia Puna Tribunalo emisiis arestordonon pro eblaj militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro.
Antaŭaj armeaj pozicioj (elekto)
[redakti | redakti fonton]De 1993 ĝis 1995, Gerasimov estis komandanto de motorizita fusildivizio de la rusiaj trupoj en Ĉebaltio kaj en aŭgusto 1994 li komandis la translokigon de la divizio reen al Rusio, al la Moskva armea distrikto en Jelnja.
De 1995 ĝis 1997 Gerasimov studis en la Milita Akademio de la ĝenerala stabo.[6] En 1997 kaj 1998 li estis unua vickomandanto de la 1-a gvardia tanka armeo en la Moskva armea distrikto.
Ekde 1998 li estis nomumita kiel vickomandanto, ekde februaro 1998 kiel stabestro kaj ekde februaro 2001 kiel komandanto de la 58-a armeo de Rusio en la Norda Kaŭkazo. Dum tiu ĉi tempo la armeo gvide partoprenis en la Dua Ĉeĉenia Milito.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo New appointments at Defence Ministry ("Novaj nomumoj ĉe la defenda ministerio") de la 9-a de novembro 2012 en la registara retejo Kremlin.ru (ruse)
- ↑ artikolo General "Armageddon" abgesägt: Schoigu ernennt Gerassimow zum Oberbefehlshaber ("generalo "Armagedono" forsegita: Sergej Ŝoigu nomumas Gerasimov-on la ĉefkomandanto") de la germania novaĵagentejo dpa, jen en la novaĵretejo n-tv.de la 11-an de januaro 2023 (germane)
- ↑ artikolo general Gerasimov, Russia's top soldier, appears for first time since Wagner mutiny ("generalo Gerasimov, la plej alta soldato de Rusio, aperas unuafoje post la ribelo de Wagner"), de la 10-a de julio 2023 en la retejo de la novaĵagentejo Reuters (angle)
- ↑ artikolo Why is Vladimir Putin standing by Russian General Valery Gerasimov after four key failures during the Ukraine war? ("Kial Vladimir Putin staras apud rusa generalo Valerij Gerasimov post kvar ŝlosilaj fiaskoj dum la ukrainia milito?") de la 8-a de majo 2023 en aŭstralia retejo de la usona televidkanalo ABC (angle)
- ↑ artikolo The war in Ukraine has led to infighting among Russia's most influential players. These are the 7 people you need to know ("La milito en Ukrainio kondukis al proksimbatalo inter la plej influaj ludantoj de Rusio. Ĉi tiuj estas la 7 homoj, kiujn necesas koni") en la retejo Business Insider la 24-an de junio 2023 (angle)
- ↑ Горячие будни генерала Герасимова ("La varma ĉiutaga vivo de generalo Gerasimov)" En: milita ĵurnalo Красная Звезда (Krasnaja Zvezda, "Ruĝa Stelo"), Moskvo la 12-an de marto 2001 (ruse)