Universitato Aikso-Marsejlo
La Universitato de Aix-Marseille (france Aix-Marseille Université, akronime AMU) estas la publika universitato de la urboj Aix-en-Provence kaj Marsejlo en suda Francio [1]. Sub ĉi tiu nomado estas inkluzivitaj la tri universitatoj kiuj estis kreitaj de tiu, kaj kiuj danke al ilia proksimeco laboras proksime.
Ĝi estis fondita en 1409 kaj dissolvita en 1791 kiel rezulto de la Franca Revolucio. Ĝiaj fakultatoj kaj institutoj pluvivis kiel sendependaj institucioj kaj danke al la leĝo Loi Faure, ĉiuj instalaĵoj estis kunigitaj denove en 1968, post eduka reformo aprobita de la franca registaro, por en la sekvaj jaroj, kaj ĝis 1973, naskante tri universitatojn. La medicina fakultato estis longe loĝigita en la Palaco du Pharo.
La tri universitatoj rezultiĝantaj el la antaŭa Universitato de Aikso kaj Marsejlo estas [2][3][4]:
- Universitato de Provenco Aix-Marseille I
- Universitato de la Mediteranea Aix-Marseille II
- Universitato Paul Cézanne Aix-Marseille III
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (in fr) Décret n° 2011–1010 du 24 août 2011 portant création de l'université d'Aix-Marseille, https://www.legifrance.gouv.fr/affichTexte.do?cidTexte=JORFTEXT000024502554&categorieLien=id, retrieved 2016-07-01
- ↑ University of Provence. Arkivita el la originalo je 13 March 2013. Arkivigite je 2013-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Aix-Marseille Université — moveonnet. Arkivita el la originalo je 18 November 2012. Alirita 24 August 2012 . Arkivigite je 2012-11-18 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ ACA Secretariat: Details. Alirita 21 June 2015 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Www.univ-amu.fr: oficiala retejo de Universitato Aix-Marseille
- Scienculoj kaj Literati ĉe la Universitato de Aix (1409–1793), Repertorium Eruditorum Totius Europae – RETE