Tupolev ANT-25
Aspekto
Tupolev ANT-25 (ruse Туполев АНТ-25, t.e. Андрей Николаевич Туполев-25) estas fama sovetia flugmaŝino projektita kaj konstruita por okazigi distajn flugojn, tial ĝi havis alian nomon - RD (ruse РД t.e. rekordo de povdistanco).
La tutmetala monoplano kun tre longaj flugiloj kaj unu potenca motoro AM-34 (konstrukciisto Aleksandr Mikulin) aperis en 1932 danke al Paŭlo Suĥoj projektista brigadestro, kiun gvidis la ĉefa projektisto Andrej Tupolev. Testis ĝin sur la tero kaj en la ĉielo la ĉef-piloto Miĥail Gromov, kies rekomendoj estis tre gravaj por perfektigo de la aviadilo.
Per ĝi du ŝipanaroj starigis kvar mondajn rekordojn:
- 1. septembre de 1934 ANT-25 traflugis 12411 km dum 75 horoj (ŝipestro - Miĥail Gromov);
- 2. julie de 1936 ANT-25 trafugis 9375 km dum 56 horoj kaj 20 minutoj sen alteriĝo (ŝipestro Valerij Ĉkalov);
- 3. junie de 1937 ANT-25 traflugis 8504 km (Moskvo-Norda poluso-Vankuvro, Vaŝingtonio, Usono) dum 63 horoj sen alteriĝo (ŝipestro Valerij Ĉkalov);
- 4. julie de 1937 ANT-25-1 traflugis 10148 km (Moskvo-Norda poluso-San Jacinto, Kalifornio, Usono) dum 62 horoj kaj 17 minutoj sen alteriĝo (ŝipestro - Miĥail Gromov);
Teknikaj informoj
[redakti | redakti fonton]Identigo | Datenoj |
---|---|
Konstrujaroj | 1932-1936 |
Konstrukciisto | Andrej Tupolev |
Enverguro | 34,00 m |
Longo | 13,00 m |
Alto | 5,0 m |
Flugila surfaco | 87,10 m² |
Malplena maso | 3784 kg |
Starta maso | 10000 kg |
Motoroj | unu M-34 |
Povumo | 900 ĈP |
Maksimuma rapido | 244 km/h |
Trafika rapido | 165 km/h |
Starta- /surteriĝa vojlongo | |
Flugpinto | 7850 m |
Atingopovo | 10800 km |
Skipo/pasaĝero | 3 |