Tuenti
Tuenti | ||
---|---|---|
negoco • virtuala telekomunikreta firmao vd | ||
Dum | 22-a de februaro 2006 - nekonata/nuntempe | |
Fondintoj | Zaryn Dentzel • Félix Ruiz Hernández • Joaquín Ayuso de Pául vd | |
Sidejo | Madrido | |
Lando | Hispanio | |
Agokampo | portebla telefonio | |
TTT | Oficiala retejo | |
Tuenti iam estis la plej populara socia retejo en Hispanio ĝis ĝia malfunkciigo en 2016[1]. Ekde 2010 ĝi ĉefe estas provizanto de poŝtelefona servo per la ekipaĵaro de Telefónica.
Unua etapo
[redakti | redakti fonton]La firmao estis fondita en 2006 de la usonano Zaryn Dentzel kaj aliaj entreprenistoj en Madrido. Celanta la hispanan merkaton, ĝi havis komence grandan sukceson, ĉefe inter la juna publiko kun pli da populareco ol Facebook ĝis ĉirkaŭ 2010, kun kiu Tuenti estis ofte komparata. La servo ebligas krei profilon, alŝuti fotojn kaj videojn, kontakti kun amikoj (kiuj serĉeblas pere de sia nomo aŭ de sia ret-poŝtadreso) kaj krei eventojn.
Aĉeto de Telefónica
[redakti | redakti fonton]En 2010 la multnacia firmao Telefónica, post malsukcesa provo krei sian propran socian retejon, aĉetis 90 % de la akcioj kontraŭ 70 milionoj da eŭroj kaj la ceteran 10 % en 2013[2]. Tuenti fariĝis ankaŭ re-vendanto de la poŝtelefonaj servoj de Telefónica en Hispanio kaj poste en aliaj hispanlingvaj landoj, kiel alternativo al "Movistar", sed atingis malbonajn financajn rezultojn.[3] Oni ankaŭ lanĉis la socian retejon por pli da landoj, en pli da lingvoj kaj kreis novan aplikaĵon por poŝtelefonoj, kiu similas al Telegram kaj WhatsApp. Tamen, ĉirkaŭ 2012 kaj 2013 la uzado de la retejo draste falis kaj ĝi rapide eksmodiĝis.[4]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- LibraryThing
- Goodreads
- Babelio
- Little Free Library (lit. senpaga biblioteketo)
- DAISY (sonlibra formato)
- Biblioteko
- Retkomunumo
Ekstera ligilo
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (es) Otto, Carlos, "Tuenti cerrará su red social: sus 20 millones de usuarios no son rentables". El Confidencial, 1/2/2016, Titania Compañía Editorial, S.L.
- ↑ http://tecnologia.elpais.com/tecnologia/2013/11/06/actualidad/1383736297_604474.html
- ↑ http://economia.elpais.com/economia/2014/01/29/actualidad/1391024624_363853.html
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-26. Alirita 2016-09-30 .