Trilateropiramidigita okedro
Aspekto
Trilateropiramidigita okedro | |
Klaku por rigardi turnantan bildon | |
Edra figuro | V3.8.8 |
Verticoj | 14 |
Lateroj | 36 |
Edroj | 24 |
χ | 2 |
Geometria simetria grupo | Oh |
Duedra angulo | 147°21'0" (por la duala de la senpintigita kubo) |
Propraĵoj | Edro-transitiva |
Duala | Senpintigita kubo (por vera subspeco de trilateropiramidigita okedro) |
Bildo de duala | |
En geometrio, la trilateropiramidigita okedro estas pluredro.
Ĝi povas esti konsiderata kiel okedro kun ne nepre regulaj kvaredroj (triangulaj piramidoj) aldonitaj al ĉiu ĝia edro. Ĉi tiu interpretado estas esprimita en la nomo.
Povas esti diversaj formoj de ĉi tiu pluredro depende de alto de la aldonataj piramidoj. La ĉiuj variantoj estas topologie similaj; ili havas la saman edran koneksecon, sed la verticoj estas je malsamaj relativaj distancoj de la centro kaj unu de la aliaj.
Inter la variantoj:
Nomo | Bildo | Propraĵoj |
---|---|---|
(Iam defaŭlte konsiderata trilateropiramidigita okedro) | Katalana solido, ĝia duala pluredro estas la senpintigita kubo. Konveksa. | |
Steligita okedro | La sola steligo de regula okedro. Nekonveksa. |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Williams, Robert. (1979) The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X. (Sekcio 3-9)