Torto
Aspekto
Torto estas plata, ordinare rondforma pasto (foliigita, murbo…) sur kiu estas etendita tavolo el fruktoj, legomoj aŭ viando en aŭ sur malnepra dolĉa aŭ sala kremaĵo. (Maloftas ankaŭ nomo pajo por tiu speco de bakaĵo, pri kiu ne ekzistas konsento.)
En multaj lingvoj vorto simila al torto (itala : torta, germana : torte…) fakte signifas kuko aŭ turkuko (t.e. plurtavola kuko).
Nedolĉan torton oni nomas ankaŭ kiŝo, interkonfuze kun franca specialaĵo (regiona recepto de torto).
vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Diversaj tortoj
[redakti | redakti fonton]-
Kukurba torto
-
Pruna torto
-
Lorena torto (ankaŭ nomita kiŝo)