Saltu al enhavo

Tivadar Batthyány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tivadar Batthyány
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1859 (1859-02-23)
en Zalaszentgrót
Morto 2-an de februaro 1931 (1931-02-02) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 35-1-44 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Zsigmond Batthyány (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Vilmos Batthyány Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo diplomato
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Grafo Tivadar Batthyány [batjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány Tivadar estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári.

Tivadar Batthyány [1][rompita ligilo] naskiĝis la 23-an de februaro 1859 en Zalaszentgrót. Li mortis la 2-an de februaro 1931 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Tivadar Batthyány frekventis mezlernejon en Kalocsa, poste li plulernis en mara akademio en Fiume. En 1881 li estis nomumita longdistanca mara kapitano. En la sekva jaro li estis inspektoro de haveno Fiume, poste li ricevis postenon en la ministerio. En 1892 li estis elektita parlamenta deputito de Fiume. En 1917 kaj 1918 li dufoje estis ministro pri reĝaj aferoj. Dum la Kalistefa revolucio li estis ministro pri enlandaj aferoj nur 2 semajnojn. Dum la Hungara Sovetrespubliko li strebis kontraŭ la sovetrespubliko en Vieno. En 1920 li revenis, sed li jam ne havis gravan rolon en politika vivo.

Elektitaj publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]