Saltu al enhavo

The Martian (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon The Martian.
The Martian
filmo
Originala titolo The Martian
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo • norma ĉina lingvo • germana lingvo
Kina aperdato 2015
Daŭro 141 minutoj
Ĝenro Sciencfikcio
Reĝisoro(j) Ridley Scott
Produktisto(j) Ridley Scott • Simon Kinberg • Drew Goddard • Mark Huffam • Michael Schaefer
Scenaro Drew Goddard
Laŭ la verko de The Martian de Andy Weir
Filmita en Budapeŝto • Wadi Rum • Korda Studios
Loko de rakonto Acidalia Planitia • Cape Canaveral Space Force Station • Jet Propulsion Laboratory • Mars • Hermes • Earth
Muziko de Harry Gregson-Williams
Ĉefrolantoj Matt Damon
Jessica Chastain
Kristen Wiig
Jeff Daniels
Michael Peña
Produktinta firmao Scott Free Productions
Distribuo 20th Century Fox
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento (Longforma)
IMDb
vdr

The Martian estas usona sciencfikcia filmo de 2015 reĝisorita de Ridley Scott kaj kun ĉefaktoro Matt Damon. Ĝi estas bazita sur la samnoma romano de 2011 de Andy Weir. Matt Damon ludas rolon de kosmonaŭto erare forlasita sur Marso, kiu klopodas transvivi ĝis oni povos revenigi lin. La filmo strebas esti science realisma kaj ricevis tre pozitivajn recenzojn.

La (reale ekzistanta) loko, kie surmarsiĝas Ares 3

Kiam la mars-esplora homa misio Ares 3 estas trafita de forta ŝtormo, la kosmonaŭto Mark Watney perdiĝas, kaj oni kredas lin mortinta. La misiestro Melissa Lewis decidas foriri de la planedo por ne endanĝerigi la vivojn de la ceteraj kosmonaŭtoj, lasante Watney-on. Watney tamen transvivis, sed liaj komunikiloj estis detruitaj. Sen eblo kontakti NASA, li uzas siajn plantosciencajn konojn por kreskigi manĝaĵon en la surmarsa bazeto, kun la celo vivteni sin dum almenaŭ tri jaroj kaj veturi al la loko de la misio Ares 4, kiu jam estas planita.

Dume, la inĝenieroj de NASA Vincent Kapoor kaj Mindy Park analizas satelitajn bildojn kaj ekkonscias, ke Watney plu vivas. NASA tiam klopodas kontakti lin kaj elpensi planon por revenigi lin viva.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]