Testudkolora kato
Aspekto
Testudkolora kato estas kato, kies haŭto havas la koloron de testudŝelo, kun nigraj kaj ruĝaj haroj. Kiam ankaŭ ĉeestas blanka koloro, tiam oni parolas pri trikolora kato. Pro genetikaj kialoj, temas preskaŭ ekskluzive pri katinoj.
Testudkoloraj katoj
[redakti | redakti fonton]-
Testudkolora kato
-
Malhela testuda
-
Stompita testuda
-
Striita kaj testuda
-
Dukolora kaj testuda
Ĝi estas miksaĵo de ruĝa (pli-malpli intensa) kaj nigra koloroj same kiel ĝiaj derivaĵoj kiel ĉokolada aŭ cinama kaj ĝiaj stompoj kiel bluo. La grandeco de la makuloj varias de tre fajnaj ĝis grandaj koloraj areoj.
Ĉi tiu haŭtkoloro troviĝas ĉe hejmaj katoj kaj ĉe katoj de pura raso.
Trikoloraj katoj
[redakti | redakti fonton]-
Trikolora, nigra kaj oranĝ-kolora
-
Stompita trikolora, krem- kaj blu-kolora
-
Trikolora kaj testuda
-
Trikolora kaj striita
-
Trikolora, striita kaj testuda
La trikolora haŭtkoloro estas testuda haŭtkoloro, al kiu estas aldonitaj blankaj makuloj.