Saltu al enhavo

Tatabánya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tatabánya
urbo kun departementaj rajtoj (1990–)
Hungaria urbo (1947–) Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 65 861  (2024) [+]
Loĝdenso 720 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 35′ N, 18° 24′ O (mapo)47.5861618.39485Koordinatoj: 47° 35′ N, 18° 24′ O (mapo) [+]
Alto 167 m [+]
Areo 91,42 km² (9 142 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Tatabánya (Hungario)
Tatabánya (Hungario)
DEC
Situo de Tatabánya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tatabánya [+]
vdr

Tatabánya [tatabAnja] estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, kies departementejo estas kune kun departementa rajto, en Distrikto Tatabánya, kies centro estas.

Katolika preĝejo en Tatabánya

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Tatabánya situas sur montetoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Vieno, aŭtoŝoseo M1 en la sama direkto preteriras. Budapeŝto troviĝas 55 km.

La loko estis loĝata ekde la ŝtonepoko. Dum la historio formiĝis tie 4 apartaj vilaĝoj: Bánhida, Alsógalla, Felsőgalla kaj Alsógalla-kolonio. Tiu lasta portis la nomon vilaĝo Tatabánya ekde 1902, en 1923 ĝi estis levita grandvilaĝo. Ili unuiĝis en 1947 jam kun urba rango. Inter ili Bánhida estis menciita unue en 1288. Post la turka erao en 1733 germanoj kaj slovakoj alvenis. En 1785 oni trovis karbonon. La 4 komunumoj iĝis ministaj vilaĝoj. Ekfunkciis cementofabriko kaj alia uzinoj. En 1947 la unuiĝintaj vilaĝoj ricevis la rangon urbo kaj en 1950 la freŝa urbo iĝis departementejo de restdepartementoj Komárom kaj Esztergom. Dum la socialismo la urbo impetis. Multe da domoj konstruiĝis, precipe por la ministoj.

La urbo havas 2 altlernejojn, 10 mezlernejojn kaj 16 bazlernejojn, krome havas elstaran futbalan kaj manpilkan teamojn.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Departementejo en Tatabánya
Hotelo en Tatabánya
Aerfoto en Tatabánya
Teatro de Tatabánya

En Tatabánya Altlernejo Edutus funkcias.

  • En Tatabánya naskiĝis:
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Tatabánya.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Estas delegito de UEA tie.

Ĝemelaj urboj

[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]