Subotica
Subotica | |||
serbe Суботица, hungare Szabadka, germane Maria-Theresiopel | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Суботица | |||
Ŝtato | Serbio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Balkano | ||
Regiono | Vojvodino | ||
Distrikto | Norda Baĉka | ||
Historiaj regionoj | Hungara reĝlando, Reĝlando SHS, SFRJ | ||
Situo | Subotica | ||
- alteco | 109 m s. m. | ||
- koordinatoj | 46° 06′ 01″ N 19° 39′ 56″ O / 46.10028 °N, 19.66556 °O (mapo) | ||
Areo | 290,0 km² (29 000 ha) | ||
Loĝantaro | 148 401 (2002) | ||
Denseco | 511,73 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1391 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 24000 | ||
Telefona antaŭkodo | (+381) 24 | ||
Aŭtokodoj | SU | ||
Situo enkadre de Serbio
| |||
Vikimedia Komunejo: Subotica | |||
Retpaĝo: www.subotica.rs | |||
Subotica (ankaŭ kroate), serbe Суботица [subotica], hungare Szabadka [sabadka], germane Maria-Theresiopel) estas urbo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Bačka kaj en municipo de Subotica. Ankoraŭ unu plia urbo kaj 17 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Subotica situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Kecskemét-Novi Sad, laŭ fervojo Budapeŝto-Beogrado.
Historio
[redakti | redakti fonton]Subotica estas la dua plej granda urbo de Vojvodino kaj la 5-a plej granda de Serbio. La etna konsisto estas tre heterogena. Laŭnombre dominas hungaroj (40%), kroatoj (25%), kaj serboj (iom pli ol 25%).
La unua mencio pri la urbo estis en 1391 en formo Zabotka. Dum komenciĝo de la turka erao figuro Jovan Nedad deklaris sin caro, sed tiu puĉo iĝis efemera. Li havas monumenton en la urbo kaj politikistoj post la 1-a mondmilito havis argumenton por akiri la urbon. La turkoj okupis la urbon en 1542 kaj tenis ĝin ĝis 1686. Poste alvenis kroatoj kaj serboj. La komunumo iĝis kampurbo en 1743 kaj libera reĝa urbo en 1779. La fervojo atingis la urbon en 1869 kaj en 1897 ekfunkciis interurba tramo. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Fine Subotica apartenis al SHS, kie tiutempe estis la plej granda urbo, pli granda, ol Beogrado aŭ Zagrebo. Inter 1941-1944 la urbo rehungariĝis.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]Serba lingvo estas la plej dungita lingvo en ĉiutaga vivo. Hungara lingvo ankaŭ uzas preskaŭ unu trionon de la populacio en iliaj ĉiutagaj konversacioj. Ambaŭ lingvoj ankaŭ estas vaste uzataj en komerca kaj oficiala signo [1]
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la urbo vivis Tibor Sekelj, esperantisto, vojaĝanto, de 1972 ĝis sia forpaso en 1988. Li tiam estis Direktoro de la urba muzeo. En Subotica estas lia tombo. [2]
- en la urbo naskiĝis kaj mortis:
- hungara aktoro Béla Garay
- hungara instruisto Árpád Kosztolányi
- hungara ĵurnalisto Izidor Milkó
- hungara skulptisto Ferenc Kalmár
- en la urbo naskiĝis:
- hungara akademiano Károly Szkála
- hungaraj aktoroj Juci Komlós, Kató Berky, Kálmán Árpád Latabár kaj József Szabadkay
- hungara arkeologo Bálint Kuzsinszky
- hungara-serba astronomo László Kiss
- hungara etnografo kaj ministro Gyula Ortutay
- hungara fizikisto Imre Tarján
- hungara inĝeniero József Stoczek
- hungara instruisto Ilona Huszka-Fábián
- hungara-kroata juristo József Rudics
- hungara juristo Pál Markovics
- hungaraj komponistoj Ernő Király kaj Szilveszter Lévay
- hungara kuracisto Oszkár Becsey
- hungara matematikisto József Suták
- hungaraj operkantistoj Mária Budanovits, Béni Dalnoki kaj Ferenc Hegedűs
- hungaraj pentristoj Kálmán Mesterházy, Ernő Metzner kaj László Vinkler
- hungara poeto Dezső Kosztolányi
- aŭstra politikisto Josef Gerö
- hungara politikisto Zoltán Illés
- hungara ŝakisto Péter Lékó
- serbia verkisto Danilo Kiš (1935)
- serbia hungara operkantisto Rebeka Bobanj
- germana esperantisto d-ro Eugen Macko
- en la urbo mortis:
- Imre Magyar (bienulo)
- hungara aktoro Antal Tóth
- Miklós Schwalb (ĵurnalisto)
- hungara komponisto Ferenc Gaál
- hungara muzikisto György Arnold
- hungara operkantisto Kornélia Gábos
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- urbodomo 1910
- teatro 1853
- preĝejo kun abatejo 1723
- baroka romkatolika preĝejo 1797
- ortodoksa preĝejo
- Sinagogo
- Bunaricj (hungare Szentkút) estas pilgrimloko
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Akron en Usono
- Baja en Hungario
- Budapeŝto en Hungario
- Dunajská Streda en Slovakio
- Elĉe en Hispanio
- Osijek en Kroatio
- Kiskunhalas en Hungario
- Munkeno en Germanio
- Namur en Belgio
- Olomouc en Ĉeĥio
- Szeged en Hungario
- Székelyudvarhely en Rumanio
- Tilburg en Nederlando
- Wolverhampton en Anglio, Britio
- Treptow-Köpenick (urbodistrikto de Berlino) en Germanio
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "The Use of Hungarian and Serbian in the City of Szabadka/Subotica: An Empirical Study".
- ↑ bildo de la tombo de Tibor Sekelj en la bildarkivejo de la Aŭstra nacia biblioteko
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ekonomia retejo pri la urbo (en la serba, hungara, angla kaj germana) Arkivigite je 2010-04-29 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo de Subotica
- Ferdinand, S. and F. Komlosi. 2017. The Use of Hungarian and Serbian in the City of Szabadka/Subotica: An Empirical Study (La uzo de hungara kaj serba en la urbo de Szabadka/Subotica: empiria studo), Hungaraj kulturaj studoj, volumo 10. 2017. (angle)