Strängnäs (urbo)
Aspekto
Strängnäs estas urbo en Svedio. Ĝi situas je la suda bordo de la lago Mälaren en la historia provinco Sudermanio. Fine de la jaro 2005 la urbo havis 12.900 loĝantojn. Ĝi kovras areon de 5,84 km².
Ĉirkaŭ 1080, sankta Eskil estis tie mortigita de paganoj. Jam en 1120 Strängnäs estis menciita kiel sidejo de episkopo. Plej signifa konstruaĵo de la urbo estas la katedralo ekkonstruita en 1250, kies turo konstruita en 1740 havas karakterizan formon.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Jakob Gadolin
- Petrus Jonæ Helsingus, episkopo de Strängnäs
- Laurentius Paulinus Gothus, episkopo de Strängnäs
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
panoramo de la urbocentro -
haveno de boatetoj kun ventomuelejo