Spišské Vlachy
Spišské Vlachy | ||
hungare Szepesolaszi, germane Wallendorf | ||
urbo | ||
Spišské Vlachy
| ||
|
||
Oficiala nomo: Spišské Vlachy | ||
Ŝtato | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | |
Distrikto | Spišská Nová Ves | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Spiŝo | |
Riveroj | Hornád, Kĺčovský potok, Margecianka | |
Situo | Spišské Vlachy | |
- alteco | 389 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 56′ 59″ N 20° 47′ 50″ O / 48.94972 °N, 20.79722 °O (mapo) | |
Areo | 42,213 km² (4 221,3 ha) | |
Loĝantaro | 3 635 (31.12.2007) | |
Denseco | 86,11 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1243 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 053 61 | |
Telefona antaŭkodo | +421-53 | |
Aŭtokodoj | SN | |
NUTS | 543594 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Košice
| ||
Vikimedia Komunejo: Spišské Vlachy | ||
Retpaĝo: www.spisskevlachy.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Spišské Vlachy (hungare Szepesolaszi, germane Wallendorf) estas urbo en Slovakio, en Regiono Košice en Distrikto Spišská Nová Ves.
Historio
[redakti | redakti fonton]Germanoj en 1242 fondis la komunumon, poste alvenis italoj, kiuj konstruis la fortikaĵon. La setlejo urbiĝis en 1273. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):
Duránd | Felka | Gnézda | Igló |
Leibic | Ólubló | Mateóc | Ménhárd |
Nagyőr | Podolin | Poprád | Ruszkin |
Szepesbéla | Szepesolaszi | Szepesszombat | Szepesváralja |
Tvarožná | Veľká | Hniezdne | Spišská Nová Ves |
Ľubica | Stará Ľubovňa | Matejovce | Vrbov |
Strážky | Podolínec | Poprad | Ruskinovce |
Spišská Belá | Spišské Vlachy | Spišská Sobota | Spišské Podhradie |
En 1666 kaj en 1862 grandaj incendioj okazis. En la 18-a j.c. apud la urbo oni minis kuprojn. En 1910 loĝis tie 2413 da homoj (1613 slovakoj, 440 germanoj kaj 154 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la konsilantrajta urbo apartenis al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesváralja, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1946 la germanoj estis deportitaj. En 1992 la komunumo rericevis la urban rangon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- gotika katolika preĝejo omaĝe al Bapta Sankta Johano el la 13-a j.c.
- luterana templo el 1783
- gotika urbodomo el la 15-a j.c., nun ĝi estas parte katolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Virga Maria
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la tiama Szepesolaszi naskiĝis:
- hungara arkivisto Jenő Förster
- hungara inĝeniero pri kanaligado kaj akademiano Pál Vásárhelyi, farinta reguligadon de Tiso kaj similajn laborojn
- hungara akademia instruisto János Bokrányi
- hungara entomologo József Jablonowski
- hungara instruisto Gyula Theisz
- en Szepesolaszi mortis hungara pastro-botanikisto Károly Kalchbrenner
Komunumoj pri olasz (= italo) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]La nomparton "olasz", kiu signifas "italo", havas aŭ havis ankaŭ aliaj lokoj en la iama Hungara Reĝlando.