Spermotubeto
Aspekto
Spermotubetoj | |
---|---|
Sekcio de spermotubeto
| |
klaso de anatomia unuo | |
latine | Tubulī sēminiferī |
sistemo | reprodukta sistemo |
En anatomio, la spermotubetoj[1] (latine tubulī sēminiferī) estas tuboj en la testikoj, ĉe kiu mejozo kaj spermatogenezo okazas.
Loko kaj strukturo
[redakti | redakti fonton]La spermotubetoj troviĝas en la testikoj. La epitelio de la spermotubeto konsistas el la t.n. ĉeloj de Sertoli, kiuj estas altaj, kolonecaj ĉeloj. Inter kaj sur la ĉeloj de Sertoli ĉeestas tiuj ĉeloj, kiuj fariĝos spermatozooj — nome, spermatogonioj, spermatocitoj, kaj spermatidoj.
Funkcio
[redakti | redakti fonton] Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Spermatogenezo.
La ĉeffunkcio de la spermotubetoj estas spermatogenezo, la procezo de produktado de spermatozooj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La ĉeloj de Sertoli estis malkovritaj de itala fiziologo Enrico Sertoli en 1865.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Male Reproductive System: Spermatogenesis (angle). The Histology Guide. Universitato de Leeds.