Senice na Hané (germaneGross Senitz, hanake Hrôbá Senica) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Olomouc. Vivas ĉi tie 1 776 loĝantoj (2024). La municipon kreas tri partoj.
Ĝi situas sur rivereto Blata 238 m s. m. En distanco 8 km norde situas urbo Litovel, 13 km oriente statuta urbo Olomouc, 16 km norde urbo Uničov kaj 17 km sude urbo Prostějov. Temas pri tipe hanakia municipo kun riĉa historio dokumentita per kelke da signifaj memorindaĵoj. Ĝi situo en Supramoravia valego en unu el la plej fekundaj partoj de Moravio difinis al ĝi agrikulturan karakteron. Estas ĉi tie fervoja nodo de lokaj fervojlinioj ĝis Olomouc, Litovel kaj Prostějov.