Sempera parulio
Sempera parulio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sempera parulio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Leucopeza semperi (Sclater, 1877) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Sempera parulio (Leucopeza semperi) estas tre rara aŭ eble formortinta birdospecio de la familio de Paruliedoj kiu estas aŭ estis endemia de Sankta Lucio en Malgrandaj Antiloj de Karibio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu birdo estas ĉirkaŭ 14.5 cm longa. La plumaro de plenkreskuloj estas malhelgriza je supraj partoj kaj grizecblanka je subaj partoj. Nematuruloj estas brunecgrizaj supre kaj havas sablokolorajn subajn partojn, kaj la longaj kruroj estas helflavaj. En ĉiu plumaro videblas svagaj malhela traokula strio kaj hela superokula strio. La suba makzelo de la beko estas pli hela.
Ili loĝas en subkreskaĵaro de montaraj kaj nanaj arbaroj. La alvoko konsistas de bruaĵoj kiaj “tuck-tick-tick-tuck”. Oni ne scias ion ajn pri ties ekologio, sed ĝi estas probable grundonestumanta birdo.
Statuso
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis abunda en la 19a jarcento, sed estas nur malmultaj vidaĵoj de tiu specio en la 20a jarcento. Laŭ la karibia birdofakulo James Bond ĝi estis laste kolektita en la montopinto de Piton Flores en 1934, alia vidaĵo estis el marto de 1947 kiam ĝi estis vidata inter Piton Lacombe kaj Piton Canaries. [1] La lasta fidinda vidaĵo okazis en 1961. Kvankam nekonfirmataj vidaĵoj eble okazis en 1965, 1972, 1989, 1995 kaj eĉ 2003 estas milda espero de rediskovro ĉar taŭga habitato ankoraŭ restas. La kaŭzo de la malpliiĝo estas probable enmetitaj herpestoj. Pro la ebla grundonestumanata kutimaro tiu specio estis facila predo por herpestoj. Alia kaŭzo povus esti habitatodetruo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Greenway, James (1967): Extinct and Vanishing Birds of the World
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2006) Species factsheet: Leucopeza semperi Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine. Elŝutita el http://www.birdlife.org on 25/10/2006
- BirdLife International (2004). Leucopeza semperi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 25a Oktobro 2006. Draste Endanĝerita
|