Sanusio
Sanusio | ||
---|---|---|
Tariqa (en) | ||
Komenco | 1837 vd | |
Fino | 1-a de septembro 1969 vd | |
Lando(j) | Emirlando Cirenio • Tripolio • Reĝlando Libio vd | |
Fondinto(j) | Muhamad al-Sanusi vd | |
Sanusio aŭ Sanusi-ordeno (arabe السنوسية) estas islama politik-religia ordeno (frataro Tariqa) en Libio kaj Sudano.
Sanusio estis fondita en Mekao en 1837 de sajido Muhamad ibn Ali al-Sanusi (1791-1859). La sajido, ankaŭ nomita „la granda Sanuso“, volis refortigi islaman spiriton kaj islaman politikan integriĝon laŭ la instruoj de vahabismo kaj sufiismo. La reformmovado rapide disvastiĝis en tuta Libio, poste al Sudano, Egiptio, Arabio kaj Hindio.
De 1902 ĝis 1913 sanusianoj batalis kontraŭ franca ekspansio en Saharo kaj ekde 1911 kontraŭ la itala koloniigo de Libio. Triono de la populacio de Libio estas anoj de Sanusio.
Nepo de Al-Sanusi en 1951 iĝis reĝo Idriso la 1-a de Libio, sed en 1969 estis eksigita per militista puĉo sub kolonelo Muamar Kadafi.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- germane La islama frataro Sanusio Arkivigite je 2007-12-10 per la retarkivo Wayback Machine