Saltu al enhavo

Sanago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanago
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 918 km
Fluo
Enfluejo Golfo de Biafro
Geografio
Landoj Kameruno
Regionoj Orienta Regiono
Map
vdr
Ponto super la Sanago, apud Edea.
Mapo kun, centre, la Sanago.

La Sanaga-rivero, aŭ Esperantigite Sanago, estas rivero en la Suda, la Centra kaj la Okcidenta Provincoj de Kameruno. Ĝi longas 918 kilometrojn.

La Sanago konstituas limon inter du ekoregionoj kiuj apartenas al biomo de Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. La marbordaj arbaroj de Kroso-Sanago-Bioko troviĝas norde inter Sanago kaj Kroso, tiu ĉi estante rivero de Niĝerio. La Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj etendiĝas sude de la rivero tra sudokcidenta Kameruno kaj Ekvatora Gvineo, Gabono, Respubliko Kongo, Kabindo, kaj Demokratia Respubliko Kongo.

Koordinatoj: 3° 33′ 33.62″ N 9° 39′ 07.83″ O / 3.5593389 °N, 9.6521750 °O / 3.5593389; 9.6521750 (mapo)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]