Ringgenberg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ringgenberg (stacidomo). |
Ringgenberg | |
---|---|
Blazono de Ringgenberg | |
Goldswil kaj preĝejoruino, komunumo Ringgenberg | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Interlaken-Oberhasli |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Interlaken |
Koordinatoj | 46° 42′ 18″ N 7° 53′ 52″ O / 46.70500 °N, 7.89778 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 18″ N 7° 53′ 52″ O / 46.70500 °N, 7.89778 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2588 |
Areo | 8,75 km² |
Alteco | 602 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3852 |
Komunumkodo | 0590 |
Mapo de Ringgenberg | |
Ringgenberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2588 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Ringgenberg situas en Berna Oberlando ĉe la nordokcidenta bordo de la Lago de Brienz. La komunumo konsistas de oriento al alkcidento el la vilaĝoj Glodswil, Halta, Ringgenberg, Moosrain kaj Bir Sagi. Krome al la komunumo apartenas diversaj domgrupoj kaj izolitaj bienoj. Inter Goldswil kaj Ringgenberg leviĝas du morenaj montetoj, sur kiuj situas burgruino respektive la ruiono de la preĝejo Goldswil. Oriente de la du montetoj troviĝas kaldrono en kiu situas la lageto Burgseeli. En nordo la komunumo leviĝas ĝis al la kresto de la monto Roteflue, sur kies kulmino sur alteco de 1730,8 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,75 km², de kiuj 64,2% estas kovritaj de arbaro, 19,4% servas por agrikulturo kaj 11,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Ringgenberg limas en nordo al Habkern, en oriento al Niederried ĉe Interlaken, en sudo aliflanke de la Lago de Brienz al Bönigen, en sudokcidento al Interlaken, kaj en nordokcidento al Unterseen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Interlaken al Brienz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 3 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Interlaken-Oriento. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la etspura fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Interlaken tra Brünig-Pasejo al Lucerno. La komunumo ankaŭ disponas pri haltejo por la liniŝipoj sur la Lago de Brienz.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Pro la aparteno al la turisma regiono de Interlaken la loĝantaro de Ringgenberg en la 19-a kaj 20-a jarcentoj ĝis hodiaŭ konstante kreskadis.
Disvolviĝo de la loĝantaro | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Jaro | 1850 | 1880 | 1900 | 1930 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 |
Loĝantoj | 1005 | 1423 | 1320 | 1450 | 1763 | 1780 | 1824 | 2001 | 2467 | 2554 |
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de la vilaĝo Ringgenberg datiĝas el la jaro 1240 kiel Rinchenwile.[3] Ĝi poste estis alinomita al Ringgenberg laŭ la nomo de la burgo, kiun Kuno de Brienz konstruis en la jaro 1230, kiam li ricevis la regionon kiel feŭdo de la germana imperiestro. En la jaro 1351 la Baronoj de Ringgenberg devis pro financaj problemoj pandigi la burgon al la Monaĥejo Interlaken. Dum ribelado de la subjektoj de Ringgenberg la burgo en la jaro 1381 estis rabobruligita. En la jaroj 1411 kaj 1439 Ringgenberg estis vendita al la Monaĥejo Interlaken. Post la reformacio en la jaro 1528 Ringgenberg fariĝis definitive havaĵo de Berno kaj estis administrita en la Voktejo Interlaken. En la jaro 1670 estis konstruita la burgpreĝejo de Ringgenberg. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝi apartenis al la Kantono Oberlando. En la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Interlaken. En la jaro 1853 la ĝis tiam memstara komunumo Goldswil estis kunigita kun Ringgenberg. En la jaro 2010 la distrikto Interlaken estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.[4]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Anne-Marie Dubler: Ringgenberg en Historia Leksikono de Svislando (2010-11-09)
- ↑ Fonto: Teksto pri la historio de Rinngenberg en la retejo de la komunumo[rompita ligilo]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ringgenberg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo kaj burgruiono
-
La vilaĝo Ringgenberg vidita de la Lago de Brienz
-
La lageto Burgseeli en Ringgenberg
|