Saltu al enhavo

Příbram

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Mezbohemia regiono. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Příbram (apartigilo).
Příbram
germane Przibram
urbo
Svatá Hora super Příbram kaj preĝejo de sankta Jakobo
Oficiala nomo: Příbram
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Příbram
Administra municipo Příbram
Historia regiono Bohemio
Montaro Brda montetaro
Konata loko Svatá Hora
Riveroj Litavka, Kocába
Situo Příbram
 - alteco 502 m s. m.
 - koordinatoj 49° 41′ 18″ N 14° 00′ 33″ O / 49.68833 °N, 14.00917 °O / 49.68833; 14.00917 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Třemošná
 - alteco 778 m s. m.
Areo 33,41 km² (3 341 ha)
Loĝantaro 32 992 (2024)
Denseco 987,49 loĝ./km²
Unua skribmencio 1216
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 261 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ020B
NUTS 5 CZ020B 539911
Katastraj teritorioj 10
Partoj de urbo 18
Bazaj setlejunuoj 11
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Příbram
Retpaĝo: www.pribram-city.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Příbram (germane Przibram, germane Pribram, en periodo de Protektorato Pibrans) estas urbo en Ĉeĥio en la centra Bohemio, sudokcidente de la ĉefurbo Prago sur la orienta rando de la montetaro Brdy. La urbon trafluas rojo Příbramský potok kaj kaj post la urbo ĝi enfluas rivereton Litavka. Ĝi havas 32 992 loĝantojn (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Podlesí (distrikto Příbram), Milín, Narysov, Třebsko, Lazsko, Dubno (distrikto Příbram), Trhové Dušníky, Lhota u Příbramě, Háje (distrikto Příbram), Dubenec (distrikto Příbram), Bohutín (distrikto Příbram), Lešetice kaj Višňová (distrikto Příbram).

En la pasinteco tie oni minis plumbon kaj arĝenton, ekde 1948 uranon. Ĝian iaman ministan gloron atestas Minista muzeo Příbram. Origine etnobela rezidejo, en la 14-a jarcento dum regado de Johano de Luksemburgio ĝi estis rangaltigita je urbo, post 1513 je reĝa urbo pro la arĝent-minado. Sur monteto, kiu la urbon duoncirkle ĉirkaŭas, dominas konata pilgrimejo Sankta Monto (Svatá Hora) kun impona baroka klostro. Nekutima estas longa tegmentita ŝtuparego, kiu kunligas la urbon kun la surmontaj konstruaĵoj. Depost 1948 cedanta ekspluatado de arĝenta kaj plumba ercoj anstataŭis 50-jara grandprodukta minado de urania erco por Sovetunio, kiu postlasis oriente de Příbram multoble pli altajn amasojn da ŝutmontoj de ercaj forfalaĵoj ol la antaŭa kelkcentjara minado. La komplekso de minejoj uzis kiel laborfortojn prizonulojn kaj homojn punataj per deviga laboro pro sia opoziciado al la komunisma reĝimo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18699 455
188011 171
189021 081
190021 767
191013 321
192117 703
JaroLoĝantoj
193010 469
195012 267
196125 687
197028 939
198037 854
199136 898
JaroLoĝantoj
200135 886
201433 450
201633 058
201732 897
201832 867
201932 642
JaroLoĝantoj
202032 503
202131 711
202231 651
202332 743
202432 992

Municipa administrado

[redakti | redakti fonton]

Teritoria evoluo

[redakti | redakti fonton]

Urbo Příbram konsistas el 18 partoj sur 11 katastraj teritorioj, dum kio ambaŭ membrigoj estas reciproke neremeteblaj. Al la municipo en la dua duono de la 20-a jarcento iom post iom alligadis pluaj municipoj, por ke poste post la jaro 1989 denove kelkaj memstariĝu.

En la jaro 1953 estis al Příbram alligita urbo Březové Hory, en la jaro 1961 estis alligita municipo Zdaboř, en la jaro 1975 denove aldoniĝis minicipoj Dubno kaj Háje. En la jaro 1976 Příbram diskreskiĝis je municipo Žežice kun parto Brod, municipo Kozičín kun parto Lazec kaj domaroj Jerusalem kaj Jesenice el municipo Konětopy (kies kadra parto al la sama dato fariĝis konsisto de municipo Milín). En la jaro 1980 okazis plua disvastigo, kiam estis alligitaj municipoj Dubenec inkluzive de Bytíz, Lhota, Narysov, Podlesí inkluzive de domaro Orlov, Trhové Dušníky kaj domaro Zavržice (kiu ĝis tiu tempo apartenis al municipo Kamenná, kies kadra parto estis same alligita al Milín). Krom tio estis ekde la 1-a de januaro 1980 enkondukita nova membrigo de la katastraj teritorioj Příbram kaj Březové Hory, kiu estis dividita en naŭ partojn, numerigitaj Příbram I ĝis Příbram IX. Sed tiu ĉi membrigo ne estis remetebla kun la katastra membrigo. Plie la teritorio de Březové Hory estis reguligita tiel, ke la sudorienta parto estis difinita por loĝdomara konstruado, dume la norda parto disvastiĝis je minista kaj metalurgia regiono. Al la tago de balotado la 24-an de novembro 1990 memstariĝis municipoj Dubno kaj Háje, same kiel Dubenec (sed sen domaro Bytíz, kiu devene apartenis al ĝi kaj nove ĝi fariĝis tiel eksklavo de Příbram), Lhota u Příbramě, Narysov, Podlesí (sen domaro Orlov, kiu antaŭe apartenis al ĝi) kaj Trhové Dušníky. Pro la forŝiro de municipo Háje estiĝis situacio, kiam la katastra teritorio Háje u Příbramě restis dividita inter du municipoj, ĉar situis sur ĝi ankaŭ la partoj Jerusalem kaj Jesenice, kiuj restis konsistoj de Příbrami. Tiu ĉi neleĝa stato estis reguligita nur en februaro 2018, do kun pli ol 27-jara malfruiĝo, kiam estis establita nova katastra teritorio Jerusalem.

Partoj de urbo

[redakti | redakti fonton]
  • Příbram I (k. t. Příbram)
  • Příbram II (k. t. Příbram)
  • Příbram III (= Sázky) (k. t. Příbram)
  • Příbram IV (k. t. Březové Hory kaj Příbram)
  • Příbram V-Zdaboř (parte k. t. Březové Hory kaj Příbram, Zdaboř)
    • Zdaboř alligita al Příbram en la jaro 1961, antaŭe ekde la jaro 1930 minimume ĝis la jaro 1950 memstara municipo, ĝis la jaro 1921 domaro de municipo Žežice
  • Příbram VI-Březové Hory (k. t. Březové Hory kaj Příbram)
  • Příbram VII (k. t. Březové Hory kaj Příbram)
  • Příbram VIII (k. t. Březové Hory kaj Příbram)
  • Příbram IX (= Nová Hospoda) (k. t. Příbram)
  • Brod (k. t. Brod u Příbramě)
    • alligita al Příbram alla 1-a de januaro 1976, antaŭe ekde la jaro 1880 memstara municipo, antaŭe domaro de municipo Žežice
  • Bytíz (k. t. Bytíz)
    • alligita al Příbram al la 1-a de januaro 1980, antaŭe ekde la jaro 1930 domaro de municipo Dubenec, antaŭe ekde la jaro 1880 domaro de municipo Háje, antaŭe domaro de municipo Konětopy
  • Jerusalem (k. t. Jerusalem)
    • ekde februaro de 2018 elmembrigita el la katastra teritorio Háje u Příbramě, kiu ĝis tiu tempo estis dividita inter du municipojn.
  • Jesenice (k. t. Jerusalem)
    • alligita al Příbram al la 1-a de januaro 1976, antaŭe domaro de municipo Konětopy
  • Kozičín (k. t. Kozičín)
    • alligita al Příbram al la 1-a de januaro 1976, antaŭe ekde la jaro 1880 memstara municipo, antaŭe domaro de municipo Lazec
  • Lazec (k. t. Lazec)
    • alligita al Příbram al la 1-a de januaro 1976, antaŭe ekde la jaro 1950 domaro de municipo Kozičín, antaŭe minimume ĝis la jaro 1930 memstara municipo
  • Orlov (k. t. Orlov)
    • alligita al Příbram ekde la 1-a de januaro 1980, antaŭe ekde la 1-a de januaro 1976 parto de municipo Podlesí, antaŭe ekde la jaro 1880 memstara municipo, antaŭe domaro de municipo Podlesí
  • Zavržice (k. t. Zavržice)
    • alligita al Příbram ekde la 1-a de januaro 1980, antaŭe domaro de municipo Kamenna aŭ Kamenná
  • Žežice (k. t. Příbram kaj Žežice)
    • alligita al Příbram al la 1-a de januaro 1976, antaŭe memstara municipo

Memstariĝintaj partoj:

  • Dubno, memstariĝinta la 24-an de novembro 1990, alligita al Příbram la 1-a de januaro 1975, antaŭe memstara municipo
  • Háje (antaŭe ankaŭ Háj), memstariĝinta la 24-an de novembro 1990, alligita al Příbram la 1-an de januaro 1975, antaŭe ekde la jaro 1880 memstara municipo, antaŭe domaro de municipo Konětopy
  • Dubenec memstariĝinta la 24-an de novembro 1990, alligita al Příbram la 1-an de januaro 1980, antaŭe memstara municipo
  • Lhota u Příbramě (antaŭ la dua mondmilito Německá Lhota, ĝis la jaro 1991 poste alterne nur Lhota), memstariĝinta la 24-an de novembro 1990, alligita al Příbram la 1-an de januaro 1980, antaŭe ekde la jaro 1880 mermstara municipo, antaŭe domaro de municipo Dušníky
  • Narysov (antaŭe ankaŭ Narisov), memstariĝinta la 24-an de novembro 1990, alligita al Příbram la 1-an de januaro 1980, antaŭe memstara municipo
  • Podlesí, memstariĝinta la 24-an de novembro 1990, alligita al Příbram la 1-an de januaro 1980, antaŭe memstara municipo
  • Trhové Dušníky, memstariĝinta la 24-an de novembro 1990, alligita al Příbram la 1-an de januaro 1980, antaxe ekde la jaro 1880 memstara municipo, antaŭe domaro de municipo Dušníky

En Příbram mortis Josef Hrabák (inĝeniero).

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En Příbram okazis de la 8-a de novembro ĝis la 11-a de novembro 2013 renkontiĝo de E-mental.

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]