Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de sankta Mesrop Maŝtoc.
Tombo de Mesrop Maŝtoc.

Preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc (armene: Սուրբ Մեսրոպ Մաշտոց եկեղեցի) estas preĝejo apartenanta al la Armena Apostola Eklezio situanta en Oŝakan, vilaĝo proksime al Aŝtarako, provinco Aragacotno, Armenio. La preĝejo enhavas la tombon de Mesrop Maŝtoc, la inventinto de la armena alfabeto. Ĝi estas unu el la plej konataj preĝejoj de Armenio[1] kaj estas grava pilgrimejo.[2][3][4] Pilgrimantoj vizitas la preĝejon dum la Festo de la Sanktaj Tradukistoj en oktobro.[5]

Maŝtoc estis entombigita en la loĝloko en 440, kie tombo-preĝejo estis konstruita tri jarojn poste. La nuna preĝejo datiĝas de 1873–1879, kiam tute nova konstruaĵo estis konstruita sur la tombo de Maŝtoc, situanta sub la altaro. Ĝi estas la sidejo de la Diocezo de Aragacotn ekde 1996.[6][7]

Frua historio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ Moseo de Ĥoreno, kiam Mesrop Maŝtoc mortis en 440, tri ebloj estis diskutitaj por lia tombo: lia naskiĝloko Taron; Goghtn, kie li komencis sian misian laboron; kaj apud la tomboj de aliaj sanktuloj en Eĉmiadzin, la tiama ĉefurbo de Armenio kaj sidejo de la Katolikoso[8][9]. Lia korpo estis eventuale portita de Hmajeak Mamikonjan, armea komandanto kaj la frato de Vardan Mamikonjan[10], kaj Vahan Amatuni, la pers-nomumita hazarapeto de Armenio (ĉefo pri financoj), al Oŝakan, la denaska vilaĝo de ĉi-lasta[9][11]. Tion atestas Korjun, la disĉiplo de Maŝtoc, kaj Ghazar Parpeci. [8]

Laŭ Koriun, Vahan Amatuni konstruis "altaron" sur la tombo de Maŝtoc tri jarojn poste, en 443. Hraĉja Aĝarjan interpretis ĝin laŭvorte; li kredis, ke Amatuni simple aldonis altaron en antaŭekzista kapelo.[12] La moderna vidpunkto estas, ke Vahan Amatuni konstruis templon, t.e. tomo-maŭzoleon aŭ kapelon sur la tombo de Maŝtoc.[11][6][9] Laŭ Elizabeth Redgate ĝi estis subtera tombo.[13]

Oni ne multe scias pri la historio de la loko ĝis la moderna periodo. Aĝarian skribis ke la plej frua surskribo sur la muroj de la kirko devenas de 1286.[14] Ĝin lasis Sahmadin, riĉa armeno, kiu ŝajne renovigis la preĝejon. Tamen la surskribo nun estas konsiderata kiel perdita.[15] En la frua 19-a jarcento, Hovhannes Ŝahĥatunianc registris kvin surskribojn ĉe la kirko, kvar el kiuj estis datitaj 1285-1955. Oni kredas, ke la surskriboj perdiĝis dum la rekonstruo de la 1870-aj jaroj..[16]

La 17-a-jarcenta historiisto Arakel de Tabrizo skribis, ke la tegmento de la "templo-maŭzoleo" tute disfalis kaj ke nur la ĉefa altaro ankoraŭ ekzistas.[6] La katolikoso Filipo tute renovigis la kirkon inter 1639 kaj 1645[6][14], sed ĝi estis tre kaduka ekde la 19-a jarcento.[17] Katolikoso Nerses Aŝtarakeci malsukcesis provon renovigi ĝin en 1850.[4] Mikael Nalbandjan, verkisto kaj aktivulo, vizitis Oŝakanon dum sia ununura vizito en Armenio en 1860 kaj lamentis ĝian staton en poemo.[4][6]

Rekonstruo

[redakti | redakti fonton]
La sonorilturo de la preĝejo.

Katolikoso Gevorg la 4-a komencis rekonstruajn klopodojn en 1868.[4] Li sukcese enspezis monon por rekonstrui la kirkon. En 1872 li oficiale alvokis la armenan popolon subteni la aferon per encikliko.[18][19] Rekonstruaj laboroj komenciĝis printempe 1873 kaj finiĝis en 1879[20][6]. La preĝejo estis konstruita de grekaj laboristoj el Aleksandropolo.[4] La nova kirko estis konsekrita la 21-an de oktobro 1879.[6][21] La nova preĝejo estas volba baziliko konstruita el nigra tofo[6][11][22]. Ĝi havas tri enirejojn norde, sude kaj okcidente kaj dek unu fenestrojn, ne inkluzivante la pli malgrandajn fenestrojn sur sonorilturo.[21] Ĝi havas kapaciton de 800 homoj. Aĝarjan priskribis ĝin kiel "mezgrandan konstruaĵon, multe pli bela ol kutime kamparaj preĝejoj, sed malpli ol preĝejoj de grandaj urboj."[20]

La tombo de Maŝtoc situas en eta ĉambro sub la ĉefaltaro.[6][11] En 1884 nova marmora tomboŝtono estis starigita sur la tombo de Maŝtoc, ene de la kirko, per la financo de ĉefepiskopo Andreas, primaso de la Diocezo de Arcaĥo.[15] Ĝi estis anstataŭigita per itala marmora tomboŝtono en 1962,[23] kiu tekstas: Sankta Mesrop Maŝtoc 361-440 (ՍՈՒՐԲ ՄԵՍՐՈՊ ՄԱՇՏՈՑ 361 ✝ 440).

Cilindra sonorilturo estis aldonita en 1884 sur la orienta flanko de la preĝejo, kronita per rotondo kun ok kolumnoj. Por ĝia loko ĉe la orienta (kontraste al la kutima okcidenta parto) kaj cilindra dizajno, ĝi estas malofta ekzemplo en armena arkitekturo.[24][6]

En 1880 monumento estis starigita sur la tombo de Vahan Amatuni tuj ekster la preĝejo.[6][11]

Posta historio

[redakti | redakti fonton]
Monumento pri la armena alfabeto en la preĝejo.

La 13-an de oktobro 1912 Katolikoso Georgo la 5-a, aliaj religiuloj kaj pleboj vojaĝis de Eĉmiadzin al Oŝakan en ceremonia procesio kadre de la festoj de la 1500-datreveno de la armena alfabeto.[25]

La kirko spertis ampleksan renovigon en la 1960-aj jaroj, dum la regado de la katolikoso Vazgen la 1-a, per la financa subteno de la frato Hajk kaj Torgom Ghazarosjan de Milano, Italio[26][6][27], originale de Jerznka[28]. Monumento prezentanta la originalajn 36 literojn de la armena alfabeto, kiel kreite de Maŝtoc, en la stilo de erkatagir, estis starigita proksime de la enirejo al la tombo de Maŝtoĉ. Ĝi estis projektita de Baghdasar Arzumanjan.[26] La planko de la preĝejo estis kovrita per bazaltaj kaheloj.[22] Muro kun longo de 310 metroj estis konstruita ĉirkaŭ la kirko en tofo. Trinkfontano projektita de Rafael Israeljan estis starigita ĉe la preĝeja korto en 1964.[6]

La kirko estis deklarita sidejo de la Diocezo de Aragacotn en 1996.[6] La prelata konstruaĵo estis rivelita en 1997.[29]

La ĉirkaŭa regiono de la preĝejo estis renovigita en 2000 de Ĝivan Kobojan, armena usona filantropo.[6][30]

En aŭgusto 2012[31] arkeologo Frina Babajan malkovris restaĵojn de la 5-a-jarcenta strukturo proksime de la fundamentoj de la sonorilturo.

Ĉefa fresko de la preĝejo

La interno de la preĝejo estis kovrita per freskoj de Hovhannes Minasjan kaj Henrik Mamjan en 1961–1964.[23] Ili kreis la monumentan freskon Gloron al Armenaj literoj kaj literaturo («Փառք հայ գրի և դպրության»), kiu prezentas la inventon de la armena alfabeto.[6] Gravaj figuroj asociitaj kun Maŝtoc estas inkluditaj en ĝi: Maŝtoc, Katolikoso Sahak Partev, reĝo Vramŝapuh kaj princo Vahan Amatuni.[32] Minasjan ankaŭ kreis la retablon, prezentante la Virgulinon kaj Infanon,[6] en 1966. La fresko estis restarigita en 2019 per financado de la prezidanto de Armenio Armen Sargsjan.[33]

Drpatun.

Lernejo estis establita plej proksime al la kirko en 1913. Ĝi funkciis kiel publika lernejo dum la sovetia periodo. La konstruaĵo estis renovigita en 1996-1997 per la financa subteno de Ĝivan Kobojan, armena usona filantropo, kaj estis remalfermita la 18-an de oktobro 1998. Ĝi funkcias kiel dpratun (դպրատուն), scienca kaj eduka centro, dediĉita al Maŝtoc kaj la armena alfabeto.[34]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Piednotoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Ս. Մեսրոպ Մաշտոց եկեղեցի (). Ministry of Culture of Armenia Service for the Protection of Historical Environment and Cultural Museum-Reservations (30an de aprilo 2015). Arkivita el la originalo je 5an de aprilo 2019.
  2. (2016) Armenia Christiana: Armenian Religious Identity and the Churches of Constantinople and Rome (4th–15th Century). Wydawnictwo Uniwersytetu Jagiellońskiego, p. [htt://books.google.am/books?id=eeq–DQAAQBAJ&=PA60&dq=oshakan+mashtots 60]. ISBN 9788323395553. “Dum jarcentoj armenaj kristanoj venis al Oŝakan proksime al Erevano por honori ĉe la tombo de Maŝtoc, la inventinto de la armena skribo.”.
  3. Acharian 1984, p. 289.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Teryan 1963, p. 26.
  5. "Սրբոց Թարգմանչաց տոնը Օշականում", 2008, paĝo 132. (armene)
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 6,11 6,12 6,13 6,14 6,15 6,16 6,17 Օշականի Ս. Մեսրոպ Մաշտոցի եկեղեցի (). Erevana Ŝtata Universitato Institute of Armenian Studies. Arkivita el la originalo je 3an de aprilo 2019.
  7. The Armenian Church Today > Dioceses > Armenia. Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin. Arkivita el la originalo je 2023-12-16. Alirita 2020-09-14 .
  8. 8,0 8,1 Acharian 1984, p. 286.
  9. 9,0 9,1 9,2 Teryan 1963, p. 24.
  10. Babayan 2014, p. 123.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 Սբ. Մեսրոպ Մաշտոց եկեղեցի (Օշական) (). Diocezo de Aragacotn. Arkivita el la originalo je 3an de aprilo 2019.
  12. Acharian 1984, p. 288.
  13. (2000) The Armenians. Oksfordo: Blackwell Publishing, p. [htt://archive.org/details/armeniansoes00aere/e/162 162]. ISBN 9780631220374.
  14. 14,0 14,1 Acharian 1984, p. 290.
  15. 15,0 15,1 Teryan 1963, p. 25.
  16. "Օշականի 1286 թ. արձանագրության «Քեթոբար» վարչական տերմինը", Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin, 2000, paĝoj 88-92. (armene)
  17. Teryan 1963, pp. 25-26.
  18. Morikeants, Georg Harutiunian. "Օշական", Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin, 1871, paĝoj 59. ()
  19. Editorial. "Դամբարան եւ եկեղեցի սուրբ Մեսրովբ թարգմանչի յՕշական", Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin, 1872, paĝoj 285-286. (armene)
  20. 20,0 20,1 Acharian 1984, p. 291.
  21. 21,0 21,1 Teryan 1963, p. 27.
  22. 22,0 22,1 Teryan 1963, p. 28.
  23. 23,0 23,1 Khanjyan 1968, p. 17.
  24. Teryan 1963, pp. 28-29.
  25. "Տառերի գիւտի 1500-սւմեայ եւ տպագրութեան 400-ամեայ Մեծ յօբելեանի բացման հանդէսը Ս. էջմիածնում եւ Օշականում", 1912, paĝoj 896-909. (armene)
  26. 26,0 26,1 Teryan 1963, p. 29.
  27. "Օշականի Սուրբ Մեսրոպ Մաշտոց եկեղեցու վերանորոգությունը", Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin, 1961, paĝoj 37-39. ()
  28. Khanjyan 1968, p. 13.
  29. "Թարգմանչաց տոնին Օշականում բացվեց առաջնորդարանի նոր շենքը", 1997, paĝoj 34-36. ()
  30. Editorial. "Ցնծության օր Արագածոտնի թեմում", Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin, 2000, paĝoj 44. ()
  31. Babayan 2014, p. 127.
  32. Khanjyan 1968.
  33. "Նախագահ Արմեն Սարգսյանի աջակցությամբ վերականգնվում է Օշականի Սուրբ Մեսրոպ Մաշտոց եկեղեցու «Փառք հայ գրի և դպրության» որմնանկարը", factor.am, 15an de novembro 2019. ()
  34. "Օշականում բացվեց Սբ. Մեսրոպ Մաշտոց դպրատունը", 1998, paĝoj 147-149. (armene)