Porsche 911
Porsche 911 Carrera | |
---|---|
serio de aŭtomobilaj modeloj | |
Produktanto | Porsche |
Motoro kaj transmisio | |
Motoro | 2.0 - 4.0-litra boksermotoroj |
Pezo kaj povumo | |
Pezo | 1080 kg - 1335 kg |
Povumo | 81 kW - 456 kW |
Ĉasio kaj karoserio | |
Karoserio | kupeo, kabrioleto, targa |
Dimensioj | |
Longeco | 4 291 mm |
Larĝeco | 1 652 mm |
Alteco | 1 320 mm |
Modeloj | |
Antaŭa modelo | Porsche 356 |
Sekvanta modelo | Porsche 964 |
La Porsche 911 [porŝe], aŭ ankaŭ "naŭ-dekunua" aŭ "Carrera", estas la plej konata kaj karakteriza sportaŭto de Porsche. Ĝi estis unuafoje prezentita en 1963 en kadro de la Internacia Aŭtomobila Ekspozicio en Frankfurt am Main kaj aperis unuafoje sur la merkato en 1964 kiel 901, sed poste tiun ĉi nomon oni ŝanĝis al 911, pro nomuma rajto de Peugeot.
En la poŭpo de 911 troviĝas la karakteriza, aer-malvarmigita 6-cilindra motoro en bokserkonstruaĵo kun neintermiksebla motorbruo kaj speciala dupumpila motorŝmirada sistemo. La karoserian dezajnon skizis - kun helpo de Erwin Komenda - Ferdinand Alexander Porsche, filo de la fondinto Ferry Porsche (Ferdinand juna).
La aŭtomobilo spertis daŭran pluevoluon kun multnombraj derivaĵoj, inkluzive turboŝargilon, kompletan transmision, kabrioleton kaj targa-versiojn. Dum paso de la tempo, oni evoluigis multajn konkurversiojn de 911 kaj la aŭtomobilo gajnis diversajn konkursojn kaj dezajnajn premiojn.
Gravaj modelprilaboroj okazis en 1974, 1989, 1993 kun gravaj ŝanĝiĝoj ĉe la fronto kaj poŭpo. Tra la jaroj, la pramodelo 901 ŝanĝiĝis tiel grave, ke la lasta versio (interna kodo 993) de 1993 jam ne havis eĉ unu saman parton kun la unua praversio de 1963.
En 1997, oni aperigis unuafoje kompletan novan 911-modelon (interna kodo 996). Per tiu ŝanĝo de 993 al 996, la tuta formo estis komplete tralaborita (dezajnita de Harm Lagaay) same kiel la aer-malvarmigita 6-cilindra motoro al akvo-malvarmigita, nedupumpile motorŝmirita versio (en normaj modeloj).
La aktuala modelo de 2004 (interna kodo 997) estas pluevoluigo de 996. Tie denove aperis la optika parenceco al pra-modelo 901.
En la jaroj de 1965 ĝis 1969 kaj en 1976 (por Usono) estis produktita la Porsche 912, kun kvarcilindra motoro, 90 ĈP.
En 1983 aperis Porsche 959, 911-derivaĵo kun ĉiurada sistemo kaj 450 ĈP.
Unuo nombroj
[redakti | redakti fonton]La Porsche 911 estis iam serio produktita de 1963 ĝis 2009 en la sekvaj kvantoj.
modelo | Unuo nombroj Fahrzeuge |
---|---|
911 „unua modelo“ | 81.032 |
911 „modelo G“ | 193.605 |
964 | 63.753 |
993 | 68.839 |
996 | 185.843 |
997 | 218.443 |
991 |