Pokalo (trinkujo)
Aspekto
Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pokalo. |
Pokalo (el la itala boccale) estas trinkujo kun kruro kaj piedo simile al kaliko. Iom post iom la pokalo fariĝis pompa kaj ekspozicia ujo kaj ekde la 15-a kaj 16-a jarcento ĝi estis farita el oro aŭ orizita arĝento, kaj ornamita per figuroj, juveloj kaj perloj. Samforman ujon el valora metalo oni uzas kiel trofeo en konkursoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas proverboj pri pokalo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi. ” „ En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-24.