Placo de la Patronino de Kanarioj
Placo de la Patronino de Kanarioj | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Regiono | Kanarioj | |
Situo | Tenerifo | |
- koordinatoj | 28° 21′ 6″ N, 16° 22′ 12″ U (mapo)28.35166667-16.37Koordinatoj: 28° 21′ 6″ N, 16° 22′ 12″ U (mapo) | |
Placo de la Patronino de Kanarioj | ||
Vikimedia Komunejo: Plaza de la Patrona de Canarias [+] | ||
La Placo de la Patronino de Kanarioj estas placo situanta en la ĉefa maria centro de Kanarioj (Candelaria) en Tenerifo, (Hispanio). En unu flanko de la placo troviĝas la statuoj de la naŭ mencejoj kiuj regis la insulon de Tenerifo antaŭ la konkerado far la hispanoj. Ili estas el bronzo sed ili estis anstataŭaĵoj de aliaj skulptitaj sur vulkana ŝtono kaj tiuj estis translokitaj al alia avenuo fine de la 20-a jarcento. Konkrete estis la 13-a de aŭgusto 1993 kiam estis starigitaj la novaj bildoj de la mencejoj.
En la elirejo de malgranda tunelo en la flanko de tiu ĉi placo estas reprezentaĵo de la sep Kanariaj Insuloj unu apud la alia, escepte de Tenerifo kiu estas fronte de la aliaj insuloj. Kune al tiu ĉi placo troviĝas la Baziliko de la Virgulino de la Kandeloj (Patronino de Kanarioj).