Piprujacoj
Piperacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
pipero Piper L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La piperacoj[2] aŭ piprujacoj[3] (latine Piperaceae) estas planta familio el angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo piperaloj (Piperales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 2650 speciojn[1],[4]. Ĝia tipa genro estas pipero[2].
En tiu plantofamilio, oni trovas tropikaj aŭ subtropikaj arbustoj, lianoj aŭ herboj, iuj epifitaj - monoikaj, dioikaj aŭ poligamiaj, kun senperiantaj floroj, kaj kun fruktoj kapsulecaj aŭ berecaj.
Notu ke la termino "piperacoj" estas nuntempe la plej disvastigita. Konstruita laŭ la modelo Aster > astero > asteracoj, por ne konflikti kun la termino "pipro", kiu indikas en la nunaj vortaroj[5],[6] la frukton de la planta genro pipero. PIV plie precizigas[5] ke la termino "pipero" estas preferinda antaŭ "pipr(o)arbusto" (ĉar en la genro ne nur estas arbustoj sed ankaŭ lianoj kaj herboj), kaj antaŭ "piprujo" (kiu konfliktas kun la vazeto entenanta pipron). Fine, oni ankaŭ trovas en kelkaj vortaroj[7] la terminon "pipracoj" malĝuste konstruitan laŭ la nomo de la frukto kaj ne laŭ la nomo de la tipa genro.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (1 maj. 2020)[1],[4], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[8]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Piperales Bercht. & J.Presl - piperaloj
- Piperaceae Giseke - piperacoj
- Anderssoniopiper Trel. - andersoniopipero**
- Artanthe Miq. - artanto*
- Lindeniopiper Trel. - lindeniopipero
- Macropiper Miq. - makropipero*
- Manekia Trel. - manekio
- Ottonia Spreng. - otonio
- Peperomia Ruiz & Pav. - peperomio
- Piper L. - pipero[2]
- Piperanthera C. DC. - piperantero
- Pothomorphe Miq. - potomorfo*
- Sarcorhachis Trel. - sarkorakio
- Trianaeopiper Trel. - trianaopipero
- Verhuellia Miq. - verhulio
- Zippelia Blume - zipelio
- Piperaceae Giseke - piperacoj
- Piperales Bercht. & J.Presl - piperaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
- **genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Piperaceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 2,2 pipero en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ Piperaceae ĉe Liber Herbarum II
- ↑ 4,0 4,1 Piperaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2020-07-04. Alirita 2020-05-01.
- ↑ 5,0 5,1 pipro en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ pipro ĉe Reta-Vortaro
- ↑ Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets