Pinilla de Molina
Pinilla de Molina | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19... | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 0 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 41′ N, 1° 53′ U (mapo)40.6800088-1.8802182Koordinatoj: 40° 41′ N, 1° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 211 m [+] | ||
Areo | 23 km² (2 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pinilla de Molina [+] | |||
Pinilla de Molina estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 11 loĝantoj sur areo de 23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,5 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas pinillejos [piniĜEĥos] respektive pinillejas [piniĜEĥas].
Situo
[redakti | redakti fonton]Pinilla de Molina situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1211 m super marnivelo; je 145 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°40′48″N 1°52′49″Ok. Najbaras la municipoj Traíd, Megina, Peralejos de las Truchas, Taravilla, Terzaga kaj Torrecuadrada de Molina.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 16 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Pinilla de Molina, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Pinilla de Molina kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 11 en 2023.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.