Saltu al enhavo

Pierre de Coubertin

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre de Coubertin
Persona informo
Pierre de Coubertin
Naskonomo Charles Pierre Frédy de Coubertin
Naskiĝo 1-an de januaro 1863 (1863-01-01)
en 7-a arondismento de Parizo
Morto 2-an de septembro 1937 (1937-09-02) (74-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Bois-de-Vaux Cemetery (en) Traduki, section 9, concession 153-154 46° 31′ 11″ Nordo 6° 36′ 05″ Oriento / 46.519763 °N, 6.601476 °O / 46.519763; 6.601476 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Libera Altlernejo de Politikaj Sciencoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Pierre de Coubertin
Familio
Patro Charles Louis de Frédy, Baron de Coubertin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Marie Marcelle Gigault de Crisenoy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Paul Frédy de Coubertin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Marie Rothan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Georges Hohrod • Martin Eschbach vd
Okupo historiisto
rugby union match official (en) Traduki
politikisto
sports official (en) Traduki
verkisto
pedagogo
instruisto
fondinto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1885–1930 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barono Pierre de COUBERTIN [pjer de kuberten] (Parizo, 1-a de januaro 1863 - Ĝenevo, 2-a de septembro 1937) estis franca pedagogo, kiu opiniis, ke sporto kaj fizika aktiveco devas esti gravaj partoj de la edukado de ĉiuj junuloj. Li estas plej konata pro la iniciato de la modernaj Olimpiaj ludoj.

Aristokrata familio naskis lin barono. Lian infanaĝon li travivis en la normanda kastelo de Mirville. Li forlasis la militan kaj politikan karieron, kiu kutimis en sia medio. Ne sukcesante digesti la malvenkon de 1870, li sin devontigis al renaskiĝo de la Franca Nacio.

Pro sia propra eduksistemo, kaj pro siaj vizitoj ĉe la anglaj kaj la usonaj universitatoj, li decidis plibonigi edukadon, kiun li taksas eksmoda kaj rutineca. Laŭ li, sporto ĉefas por la individu-formado : li strebis al la pligrandigo de ĝia graveco interne de la edukad-programo de la junuloj. Li reklamis la sporton kiel ilon de la spirita plibonigo.

Por stimuli atletismo-praktikadon, li revis krei vastan internacian konkurson, en kiu renkontiĝus la plej bonaj atletoj el la civilizita mondo. Pro la ĵusa malkovro de la antikvaj olimpiaj ludoj, li decidis renaski ilin. Li rivelis sian projekton en 1892, kaj kreis la unuan Internacian Olimpian Komitaton en 1894. En 1896, la unuaj olimpiaj ludoj okazis en Ateno - ja deviga simbolo - kaj oni decidis frekvencon de kvar jaroj.

Li partoprenis en diversaj asocioj kiuj celas stimuladon de sportopraktikado kaj verkis plurajn pedagogiajn librojn. Spite la kreskantan sukceson de la modernaj olimpiaj ludoj, li konstante grumblis pri la tro facila eniro de ajnaj etnoj, kaj ĉefe pri la eventuala partopreno de virinoj en la Ludoj.

Tamen, la premo de la feministoj ekde 1920 faligis la kontraŭvirinan regularon, kaj en 1928, 290 virinoj triumfe eniris la arenon. Naŭzigita, Coubertin forlasis la komitaton (demisiis en 1925) kaj falis sub la influon de Hitler, helpante lin en la organizo de la Ludoj de 1936. Li mortis la sekvantan jaron, veante la politikan uzon de la Ludoj.

Kelkaj emas memori pri li, nur la faman moton “ plej grave ne estas gajni, sed partopreni”. (kiun cetere oni povas kompreni kiel instigo al partoprenado, tiel ke la konkursoj ne okazu kun nur du aŭ tri kandidatoj...)

Tamen lia ideologio pli ofte vidiĝas sub ne tre favora vizaĝo:

« ekzistas du rasoj diferencaj: tiu kun lojala rigardo, kun fortaj muskoloj, kun memfida paŝado, kaj tiu de la malsanemuloj, kun rezignaciinta mieno kaj kun aspekto de venkito. Nu, samas en la lernejoj kiel en la mondo : la malfortaj estas flankenlasitaj, la bonaĵoj de tiu edukado valoras nur por la fortaj. » (en « angla edukado »)

Li sin mem taksis «fervora koloniisto»: « La teorio de egaleco por ĉiuj homaj rasoj kondukas al politiko malfavora al ĉiu kolonia progreso».

« Al la blanka raso, ece supera, ĉiuj aliaj submetiĝu. » (citita de Boulogne en « la vie et l’oeuvre de P de Coubertin »)

« Olimpiismo antikva, samgrade kiel la moderna, ece ĉefas en tio, ke ĝi estas religio. Ĉizelante sian korpon per ekzercado, la antikva atleto honoris siajn diojn. Same aganta, la moderna atleto ekzaltas sian patrion, sian rason, sian flagon. » (« Les assises philosophiques de l’Olympisme moderne »)

Pro la franca deveno de la barono, la oficiala lingvo de la ludoj estas la franca lingvo.