Pierre Vago
Pierre Vago | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Vágó Péter |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1910 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de januaro 2002 (91-jaraĝa) en Noisy-sur-École |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio Hungario |
Alma mater | Lernejo Speciala de Arĥitekturo |
Familio | |
Patro | József Vágó |
Patrino | Gitta Lénárt |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Pierre Vago [pier], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj origine Vágó Péter estis hungardevena franca arkitekto, urbanizisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis József Vágó.
Péter Vágó[1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1910 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de januaro 2002 en Noisy-sur-École (Francio) (aliaj fontoj konas aliajn datenojn!).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pierre Vago post falo de la Hungara Sovetrespubliko rifuĝis kun sia patro al Romo. La juna Vago maturiĝis en Romo, poste li akiris arkitekturan diplomon en en:École Spéciale d'Architecture en 1932. Liaj plej gravaj instruistoj estis Auguste Perret kaj en:Henri Prost. Dum la studentaj jaroj li jam redaktis arkitekturan revuon, li estis redakto ĝis 1975. En 1930 li debutis, kiel fakverkisto pri arkitekturo. Post la diplomo li fondis internacian arkitekturan asocion kaj aranĝis kunvenojn. Dum la 2-a mondmilito li estis aktiva en la rezisto, poste li ricevis ordenon de Charles de Gaulle. Li partoprenis en la postmilitaj rekonstruaj laboroj. De 1957 ĝis sia morto li instruis en altlernejo. Vago estis propagandanto de franc-germana repaciĝpolitiko. Li projektis ankaŭ eksterlande. Li ricevis nehungarajn premiojn, el kio elstaras la franca Honora legio.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- loĝkolonioj en Arles, Marsejlo, Le Mans
- lernejoj en Tarascon (Bouches-du-Rhône), Arles, Parizo, Marsejlo, Le Mans
- bankoj Alĝero, Tunizo
- kliniko en Tuluzo
- preĝejoj en Vanves, Arles, Marsejlo, Le Mans, Lourdes
- vendejo en Alĝero (1959)
- biblioteko en Bonn
- universitato en Lillo
Elektitaj urboplanadoj
[redakti | redakti fonton]- Bouches-du-Rhône, Arles, Tarascon, Le Mans
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-01-28. Alirita 2020-05-17.
- Naskiĝintoj en Budapeŝto
- Naskiĝintoj en 1910
- Mortintoj en 2002
- Viroj
- Naskiĝintoj la 30-an de aŭgusto
- Mortintoj la 27-an de januaro
- Francaj arkitektoj
- Hungaraj arkitektoj
- Francaj altlernejaj instruistoj
- Hungardevenaj altlernejaj instruistoj
- Francaj urbanizistoj
- Hungaraj rifuĝintoj en 1919
- Hungardevenaj francoj
- Budapeŝtanoj