Saltu al enhavo

Neizotropeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neizotropeco [1] (malo de izotropeco) estas eco per kiu determinita objekto, laŭ sia materia aŭ ties fizika aspekto, havas karakterizojn kiuj varias laŭ la konsiderita direkto.

Skizo de kosma fona adiado, neizotropaĵo evidentigata per la kosma observatorio WMAP.

Ekzemple, la radiado de anteno povas esti neizotropa se la kampo generita varias laŭ la direkto de disradiado; materialo povas esti neizotropa se ĝiaj fizikaj karakterizoj (elektra kaj termika konduktivecoj, optikaj ecoj) aŭ ĝia mekanika aktiveco (rigideco, rezistanco, tenaceco...) estas malsama en laŭlonga kaj tranversa direkto. Iasence, neizotropeco karakterizas, rilate la direkton, kion la mishomogeno prezentas rilate la spacon.

En la materialoj tiu eco ofte reflektas la atoman strukturon de la materialo mem; same kiel okazas ekzemple ĉe la kristaloj kaj rokoj, kie ĝi estigas la dependecon de la fizikaj ecoj el la propagada orientado de la elastaj kampoj.

Plasma lampo skizanta la neizotropan naturon de plasmo, ĉi-kaze en la fenomeno de "filamentado”.

Malgraŭ sia kvazaŭa izotropeco, la fona kosma radiado kunhavas, ĉiukaze, malgrandajn neizotropaĵojn divideblajn en primarajn kaj sekundarajn.

  • la primaraj neizotropaĵoj originiĝas el disiĝo (ankaŭ difuzodispersiĝo, esperante); la fotonoj konservas la informojn pri la kondiĉoj en kiuj okazis la difuzo.
  • la sekundaraj neizotropaĵoj estas, kiuj originiĝas dum la marŝado de la fotonoj el la surfaco de disiĝo kaj estas jenaj:

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]