Nastassja Kinski
Nastassja Kinski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Nastassja Kinski | |||||
Naskonomo | Nastassja Aglaia Nakszynski | ||||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1961 (63-jaraĝa) en Okcidenta Berlino, Okcidenta Germanio | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Klaus Kinski vd | ||||
Gefratoj | Nikolai Kinski kaj Pola Kinski (mul) vd | ||||
Amkunulo | Ibrahim Moussa (en) (1984–1992) Quincy Jones (1992–1995) Ilia Russo (en) (2016–) vd | ||||
Infanoj | Sonja Kinski ( Ibrahim Moussa (en) ) Kenya Kinski-Jones ( Quincy Jones) Aljosha Nakzynski (en) ( Vincent Spano (en) ) vd | ||||
Parencoj | Lara Naszinsky (mul) (unuaranga kuzino) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Nastassja Kinski vd | ||||
Okupo | modelo filmaktoro voĉaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1975– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nastassja KINSKI [nastasja kinski], origine: Nastassja NAKSZYNSKI (naskiĝis la 24-an de januaro 1961 aŭ laŭ aliaj fontoj: 1959 aŭ 1961) estas germana aktorino.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinte en Berlino, la filino de la internacie fama aktoro Klaus Kinski pasigis sian junaĝon interalie en Italio, Francio, Hispanio kaj Venezuelo.
Kiel aktorino ŝi kaptis la atenton de la publiko, kiam ŝi en 1977 aperis en la televida krimfilmo Reifezeugnis. Internacian famon ŝi akiris en la jaro 1979, per la titolrolo en la filmo Tess. Post granda kariero en Eŭropo, ŝi elprovis sin ankaŭ en Usono, sed estis tie malpli sukcesa.
Kinski iĝis internacia sekssimbolo en la malfruaj 1970-aj jaroj, sekvante ŝian aktoradon en la itala erotika filmo el 1978 Cosi Come Sei. La aktorino akiris legiojn da adorantoj kiam la filmo estis publikigita en Usono la sekvan jaron, titolita Come As You Are. La revuo Time laŭdis la efikecon de Kinski vid-al-vide Marcello Mastroianni, priskribante la aktorinon kiel "simple ravan, vere seksecan kaj bravan sen esti dolore agresema koncerne ĝin" [1].
Nastassja Kinski havas du idojn el sia geedzeco kun la aktoro kaj produktoro Ibrahim Moussa kaj unu plian el plurjara rilato kun la komponisto Quincy Jones.
Listo de filmoj
[redakti | redakti fonton]- Reifezeugnis (televida produktaĵo, 1977)
- Tess (Francio/Britio, 1979)
- La lune dans le caniveau (Francio/Italio, 1982)
- Frühlingssinfonie (Germanio, 1982)
- Paris, Texas (Germanio/Francio, 1984)
- Hotel New Hampshire (Usono/Britio, 1984)
- Maris's Lovers (Usono, 1984)
- Revolution (Britio, 1985)
- Harem (Francio, 1985)
- Il sole anche di notte (Italio, 1990)
- In weiter Ferne, so nah (Germanio, 1993)
- La bionda (Italio, 1994)
- One Night Stand (Usono, 1997)
- Father's Day (Usono, 1997)
- The lost son (Francio/Britio, 1999)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2014-06-18 .