Nacia Biblioteko kaj Arkivoj de Kebekio
Nacia Biblioteko kaj Arkivoj de Kebekio | |||||
---|---|---|---|---|---|
nacia biblioteko publika biblioteko ŝtata arkivo registara organizaĵo | |||||
Komenco | 1967 vd | ||||
Antaŭe | Bibliothèque nationale du Québec • Archives nationales du Québec vd | ||||
Geografia situo | 45° 30′ 55″ N, 73° 33′ 44″ U (mapo)45.51538-73.56234Koordinatoj: 45° 30′ 55″ N, 73° 33′ 44″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Kanado vd | ||||
Sidejo | 475, boulevard de Maisonneuve Est Montrealo, Kebekio H2L 5C4 | ||||
| |||||
Direktoro | Jean-Louis Roy | ||||
Filioj | BAnQ Vieux-Montréal (en) BAnQ Québec (en) vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Grande Bibliothèque (en) vd | ||||
Notoj | Budĝeto 92 000 000 C$ | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Kebekia Nacia Biblioteko kaj Arkivoj ( france Bibliothèque et Archives nationales du Québec; akronime BAnQ) estas Kebekia registara organizo kiu administras la deponaĵon kaj naciajn arkivojn de la provinco kaj ĝian nacian bibliotekon, situantan en la Grande Bibliothèque en Montrealo. La organizo estis fondita per la fuzio de la National Bibliothèque du Québec (BNQ) kaj la Archives nationales du Québec en 2006.
La biblioteko reklamas kaj konservas Kebeki-rilatajn heredaĵmaterialojn kaj ankaŭ disponigas publikbibliotekservojn. La organizo funkciigas bibliotekojn kiuj estas malfermaj al la publiko. Montrealo enhavas la Grande Bibliothèque, kies konstruado komencis en 2001 kaj estis malfermita al publiko en 2005, BAnQ Vieux-Montréal, kiu malfermiĝis en 1971, kaj BAnQ Rosemont- La Petite-Patrie, kiu estis establita en 1948 kaj renovigita en 1996, kie troviĝas la oficejojn de la administracio. Krome, la organizo funkciigas bibliotekojn en Gaspé (establita en 2010), en Gatineau (establita en 1977), en la Universitato de Laval en Kebekurbo (1920), en Rimouski (1979), en Rouyn-Noranda (1980), en Saguenay (1978), En Sept-Îles (1981), en Ŝerbruko (1979) kaj en Trois-Rivières (1977).
La kolekto de la biblioteko inkludas kopiojn de ĉiuj verkoj publikigitaj en Kebekio, same kiel verkoj kiuj traktas Kebekion aŭ estis verkitaj fare de artistoj de Kebekio. La Nacia Arkivo de Kebekio estis fondita la 2-an de septembro 1920 kaj la unua direktoro de la organizo estis Georges-Pierre Roy.