Myron Scholes
Myron Scholes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Myron Samuel Scholes | |||||
Naskiĝo | 1-an de julio 1941 (83-jaraĝa) en Timmins | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | Universitato McMaster Universitato de Ĉikago Westdale Secondary School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto matematikisto scienca esploristo vd | ||||
Laborkampo | Ekonomiko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Merton Miller vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Myron Samuel SCHOLES ([ʃ|oʊ|l|z];[1] 1a de Julio, 1941) estas kanada-usona financa ekonomikisto. Scholes estas Frank E. Buck Profesoro de Financo, Emerita, en la Stanford Graduate School of Business, Nobel-premiito pri Ekonomiko, kaj kun-kreinto de la modelo pri prezopcioj Black–Scholes. Scholes estas nuntempe prezidanto de la Stabanaro de Ekonomikaj Konsilisoj de Stamos Capital Partners. Antaŭe li estis prezidanto de Platinum Grove Asset Management kaj servis ankaŭ en la stabanaroj de Dimensional Fund Advisors kaj de American Century Mutual Fund kaj en la konsilantaro de Cutwater Advisory Board. Li estis ĉefa kaj limigita partnero de Long-Term Capital Management kaj administra direktoro de Salomon Brothers. Aliaj postenoj kiujn Scholes tenis estas Edward Eagle Brown Profesoro de Financo en la Universitato de Ĉikago, veterana esploristo en la Hoover Institucio, direktoro de la Centro por Esplorado en Sekurecprezoj, kaj profesoro de financo en la Sloan School of Management de la MIT. Scholes doktoriĝis en la Universitato de Ĉikago.
En 1997, Scholes – kun Robert C. Merton – ricevis la Nobel-premion pri ekonomiko pro metodo determini la valoron de derivaĵoj. Tiu modelo havigas konceptigan kadron por valorigi opciojn, kiel aĉet-opcioj aŭ vend-opcioj, kaj estas referencata kiel modelo Black–Scholes.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Scholes on merriam-webster.com. Alirita 20a de Oktobro 2012.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Nobel e-Museum retejo pri Nobel-premio pri ekonomiko de 1997
- Platinum Grove Asset Management
- Speaker ĉe Hedge Fund Conference
- PBS Nova – Trillion Dollar Bet (2000)
- IDEAS/RePEc
- "Findings and Opinion" Long Term Capital Holdings vs. United States