Moses McCormick
Aspekto
Moses McCormick | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-a de marto 1981 en Akron (Usono) |
Morto | 4-a de marto 2021 en Fenikso (Usono) |
Nacieco | Usono |
Okupo | |
Okupo | Poligloto, retvideisto |
TTT | |
Retejo | https://imabouttolevelup.biz |
Moses Monweal McCormick (12-a de marto 1981 – 4-a de marto 2021), ankaŭ konata sub la kaŝnomo Laoshu aŭ Laoshu505000 (el la ĉina 老鼠, lǎoshǔ, “muso”) estas usona poligloto kaj jutubisto.
Lingvolernado
[redakti | redakti fonton]McCormick iĝis populara parolante diversajn lingvojn kun denaskuloj en publikaj lokoj, kaj alŝutante la videojn al sia YouTube-kanalo.[1]
La fremda lingvo, kiun li plej flue parolis, estas la mandarena. Li havis bazan konversacian nivelon en ĉirkaŭ 20 lingvoj, inkluzive de la japana, vjetnama, kantona, korea, somala, hispana kaj svahila.[2]
Morto
[redakti | redakti fonton]McCormick mortis la 4-an de marto 2021 en Fenikso (Arizono), verŝajne pro korproblemoj.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Eddie Kim (2019-07-09). How This YouTube Language Wizard Taught Himself to Speak Dozens of Languages (angle). MEL Magazine. Alirita 2021-05-05.
- ↑ Thu-Huong Ha (2017-05-08). An American conversant in 20 languages delights strangers in their native tongues (angle). Quartz. Alirita 2021-05-05.
- ↑ Mikael Thalen (2021-03-08). Popular language YouTuber ‘Laoshu’ dies (angle). The Daily Dot. Alirita 2021-05-05.