Mohamed Mursi
Mohamed Mursi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
مُحمَّد مُرسي | |||||
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1951 en El-Adwah, Egipta Reĝlando | ||||
Morto | 17-an de junio 2019 (67-jaraĝa) en Tora Prison, Kairo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Tombo | Nasr City (en) (2019–) vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | araba • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Egiptio (1971–2019) Unuiĝinta Araba Respubliko (1958–1971) Respubliko Egiptio (1953–1958) Egipta Reĝlando (1951–1952) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kairo Universitato de Suda Kalifornio - doktoro de inĝenierio (–1982) vd | ||||
Partio | Partio de Libereco kaj Justeco vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Naglaa Mahmoud (en) (1979–2019) vd | ||||
Infanoj | Abdullah Morsi (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto universitata instruisto inĝeniero materialsciencisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mohammed Mohammed Mursi Isa Ajjat [1] [2], arabe محمد محمد مرسي عيسى العياط * , (naskita la 20-an de aŭgusto 1951 en la provinco Ŝarkija kaj mortis la 17-a de junio 2019) estis egipta politikisto. Li estis la unua demokratie elektita ŝtatprezidanto de Egiptujo kaj estis en ofico de la 30-a de junio 2012 ĝis la 3-a de julio 2013, kiam la armeo deklaris lin eloficigita.
Ĝis sia prezidanteco li estis partiestro de la Partio de Libero kaj Justeco, kiun fondis la Islama Frataro post la Egipta revolucio de 2011. Post sia elektiĝo li forlasis la partiestrecon kaj sian membrecon ĉe la Islama Frataro, deklarante ke li volas esti prezidanto por ĉiuj egiptoj.
La 3-an de julio 2013, post grandaj amasprotestoj de la opozicio, la armeo deklaris lin esti ne plu prezidanto kaj instalis kiel provizoran prezidanton Adli Mansur, la ĉefjuĝiston de la prikonstitucia kortumo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Biografie retpaĝo de Union of Islamic World Students (angle)
- ↑ 13 Kandidaten kämpfen um Mubaraks Nachfolge, Zeit, 26. April 2012
Ein Volk vor dem Fernseher: Ägypter verfolgen erstes TV-Duell der Geschichte, Focus, 10. Mai 2012
Tomas Avenarius: Wahlkampf in Ägypten: Kulturrevolution im TV-Studio, Süddeutsche Zeitung, 13. Mai 2012