Marguerite Laugier
Aspekto
Marguerite Laugier | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Marguerite Laugier | |||||
Naskonomo | Marguerite Hélène Marie Lhomme | ||||
Naskiĝo | 12-an de septembro 1896 en Boulogne-sur-Mer | ||||
Morto | 6-an de oktobro 1976 (80-jaraĝa) en Nico | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Jean-Jacques Laugier (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | malkovrinto de asteroidoj vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marguerite LAUGIER (naskita Marguerite Lhomme; naskiĝis la 12-an de septembro 1896 en Boulogne-sur-Mer, mortis la 10-an de junio 1976 en Nico) estis franca astronomo.
Ŝi laboris en la observatorio de Nico dum la 1930-aj al 1950-aj jaroj, kaj faris plurajn observadojn elde la reĝa observatorio de Belgio en Uccle. Ŝi estis citita en la tiamaj astronomaj artikoloj sub la nomo de « Madame Laugier ».
Ŝi malkovris plurajn asteroidojn. La asteroido 1597 Laugier[1] estis (verŝajne) tiel nomata en ŝia honoro.
Oni ne konfuzu ŝin kun la astronomo Paul Auguste Ernest Laugier, « M. Laugier » en la astronomiaj artikoloj ; kie « M. » signifas « Monsieur » (Sinjoro).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Kalendaro 2010 de la francaj astronominoj Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine (Marguerite Laugier estas inter junio kaj julio)