Saltu al enhavo

Luzón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luzón
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo
Poŝtkodo 19285
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 2° 17′ U (mapo)41.026944444444-2.2755555555556Koordinatoj: 41° 2′ N, 2° 17′ U (mapo) [+]
Alto 1 176 m [+]
Areo 57 km² (5 700 ha) [+]
Luzón (Kastilio-Manĉo)
Luzón (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Luzón
Luzón (Hispanio)
Luzón (Hispanio)
DEC
Situo de Luzón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Luzón [+]
vdr

Luzón estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 64 loĝantoj sur areo de 57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,1 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas luzonenses.

Luzón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la norda parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1176 m super marnivelo; je 100 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°01′37″N 2°16′32″Ok.

La municipa teritorio limas kun tiuj de Anguita, Arcos de Jalón, Ciruelos del Pinar, Maranchón kaj Mazarete.

Nordokcidente: Medinaceli Norde: Arcos de Jalón Nordoriente: Maranchón
Okcidente: Anguita Este: Maranchón
Sudokcidente: Anguita Sude: Mazarete Sudoriente: Ciruelos del Pinar

Oni proponis, same kiel por la toponimo Luzaga, ke la lokonomo de Luzón havu rilaton kun la keltibera tribo de lusonoj.[1]​ En la municipa blazono montriĝas keltibera kavaliro.

Grava lokano estis Francisco Layna Serrano (1893-1971), kuracisto, historiisto kaj kronikisto de la Provinco Gvadalaĥaro, aŭtoro de nombraj libroj pri arto kaj historio de la provinco.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento kaj dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro preskaŭ atingis la milon da loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 985 loĝantoj en 1920 al 66 en 2016, tio estis oni perdis pli ol 900 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Luzón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Luzón kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 64 en 2023.

Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

  1. Ranz Yubero y López de los Mozos, 2004-2005, p. 346.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Herrera Casado, Antonio (1989). «La obra médica de Francisco Layna Serrano». Wad-al-Hayara: Revista de estudios de Guadalajara (16): paĝoj 325-336. ISSN 0214-7092.
  • Ranz Yubero, José Antonio; López de los Mozos, José Ramón (2004-2005). [biblioteca2.uclm.es/biblioteca/CECLM/ARTREVISTAS/Wad/wad33_34_Toponimia_Lopez.pdf Toponimia menor de Guadalajara: Luzaga (33-34)]. Diputación Provincial de Guadalajara. paĝoj 345-366. ISSN 0214-7092.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]