Longorela saltomuso
La longorela saltomuso (Euchoreutes naso) estas ronĝulo el familio de saltomusedoj (Dipodidae).
Karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]Longorela saltomuso atingi korpolongon de 7-9 cm, al kio devas aldoni 15-16 centimetrojn de longa vosto. Ties felo estas kolorita je la supro flavece aŭ rozkolore, je la subo blanke. La longa vosto estas kovrita sur ĝia tuta longo kun mallongaj haroj, nur ĉe la pinto estas nigra-blanka kvasto. Kiel plimulton de la saltomusoj, ilin karakterizas longaj malantaŭaj kruroj, ebligante saltetan moviĝon. Inter la piedfingroj estas malgrandaj viloj, kiuj malhelpas ĝin enprofundiĝi en la sablon. Nom-donita trajto estas la grandaj oreloj - la plej granda el ĉiuj saltomusoj - estas je trione pli longa ol la kapo. Tiaj grandaj oreloj ofte karakterizas deserto-vivantajn bestojn, ĉi kiuj tio servas por malvarmigo.
Disvastiĝo kaj vivejo
[redakti | redakti fonton]La teritorio de tiu saltomuso etendiĝas sur suda Mongolio kaj la ĉina Ŝinĝango, kie interalie en la dezerto Taklamakano kaj en diversaj montaj areoj en nordo de tiu provinco. Ilia vivejo plejparte estas dezertoj kaj duon-dezertoj, ofte kovritaj per sablo; Ili kelkfoje vivas ankaŭ en stepaj kaj montaj regionoj.
Konduto
[redakti | redakti fonton]Oni scias tre malmulte pri kutimoj de ĉi tiu besto. Oni supozas, ke ili plejparte - kiel aliaj saltomusoj – nokte aktivaj kaj dumtage retiriĝas en mem-fositajn tunelojn kaj nestotruojn sub la tero. Iuj saltomusoj vintrodormas, ĉu tio validas ankaŭ por la longa-orela saltomuso, tio ne estas nekonata.
La nutrado de tiuj bestoj probable konsistas parte el insektoj, kiujn ili povas kapti eĉ per rapidaj, altaj saltoj. Iuj el ili estas ankaŭ verŝajna manĝas partojn de la plantoj.
Pri lia reprodukto nenio estas konata.
Danĝerigo
[redakti | redakti fonton]Pro la homa ĝenado en ties habitato, IUCN en 1996 klasifikis la specion kiel endanĝerigitan. En 2008, ĝi estis en re-pritakso klasifikita al „nekritika” pro la vasta disvastiĝo kaj granda populacio.