Locronan
Locronan | ||
bretone Lokorn | ||
Komunumo | ||
Placo de la preĝejo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Locronan | ||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Finistère | |
Arondismento | Châteaulin | |
Kantono | Châteaulin | |
Historia regiono | Bretona duklando | |
Situo | Locronan | |
- koordinatoj | 48° 05′ 25″ N 04° 12′ 22″ U / 48.09028 °N, 4.20611 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 145 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 38 m s. m. | |
Areo | 8,08 km² (808 ha) | |
Loĝantaro | 800 (2008) [1] | |
Denseco | 99,01 loĝ./km² | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Jean-Luc Engelmann | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 29180 | |
INSEE | 29134 | |
Situo kadre de Francio
| ||
Situo kadre de Finistère
| ||
Vikimedia Komunejo: Locronan | ||
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo de Locronan | ||
Locronan estas franca komunumo, situanta en la departemento Finistère kaj en la regiono Bretonio en Francio.
La granda arkitektura heredaĵo de Locronan, tre frue konservita, ebligis al la vilaĝo fariĝi membro de la reto de la urbetoj kun karaktero. Locronan estas ankaŭ en la listo de la plej belaj vilaĝoj de Francio, starigita de sendependa asocio celanta promocii la turismajn atutojn de la francaj urbetoj riĉaj je kvalita heredaĵo. Ĉirkaŭ la preĝejo, la tegmentoj de la vilaĝo estas artverkoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La "monto de Locronan" alta je 289 metroj estas unu el la plej altaj punktoj de la Nigraj Montoj karakterizata de alsurfaciĝoj de leŭkogranito laŭ la linio deiranta de la Pinto de Raz kaj iranta ĝis Lizio apud la Erikejoj de Lanvaux[2]. La loko nomata Plas Ar Horn, supre de la "Monto de Prieuré", ĉe kiu staras Locronan, ofertas belegan panoramon al la ebenaĵo de Porzay, al Ménez-Hom kaj al la tuta golfo de Douarnenez.
Du arbaraj masivoj proksimas al Locronan : la arbaro de Névet, vizitata antaŭlonge de sankta Ronan kaj de la reĝo Gradlon, situanta sur la teritorio de Juch kaj la arbaro de la Duko, situanta sur la teritorio de Quéménéven.
Historio
[redakti | redakti fonton]Etimologio kaj originoj
[redakti | redakti fonton]La loko de Locronan estis iama grava loko de la druida kulto, kiu situis en la arbaro de Névet (ĝi estis sanktejo (france nemeton), la sola ankoraŭ videbla en nia epoko). « La sanktejo de Locronan estas granda kvarangulo je 12-kma perimetro, kun 12 rimarkindaj punktoj, reprezentantaj la dek du monatojn de la kelta jaro, verŝajne markitajn per dek du menhiroj (anstataŭigitaj per 12 kalvarioj markantaj la 12 "haltejojn" de la granda Tromenio (pardonprocesio))[3]. La sakrala funkcio de la sanktejo estis la surtera reprezento de la iro de la astroj en la ĉielo : ĝi prezentis en la spaco la dek du monatojn de la jaro kaj samtempe ĉiu monato estis dediĉita al diaĵo de la kelta panteono »[4]. Aliaj keltaj tradicioj daŭras en Locronan, por ekzemplo tiu de la « pano de la mortintoj »[5], la tago de Ĉiuj Sanktuloj aŭ tiu de la « arbo de Majo »[6] la unuan de Majo[4].
Sankta Ronan poste starigis sian ermitejon (surloke de la nuna kapelo de Pénity, kontraŭ la suda parto de la preĝejo Sankta-Ronan), kio klarigas la kristanigon de la loko[7]. La granda centra placo de Locronan troviĝas ĉe la kruciĝo de du romiaj vojoj.
Sankta Ronan
[redakti | redakti fonton]La hagiografia tradicio de la frua Mezepoko asertas ke la regiono estis kristanigita en la 5-a jarcento de sankta Ronan, irlanda ermito. La nuntempa parola tradicio diras ke sankta Ronan pune iris ĉiutage laŭ la cirkvito de la malgranda tromenio, kaj ĉiudimanĉe laŭ tiu de la granda. La urbo Locronan konservas por ĉiam la spuron de lia irado, ĉar oni nomas ĝin Locronan, la locus (la spaco) de Ronan. En la preĝejo Saint-Ronan, statuo prezentas lin kun mitro kaj episkopa bastono kiel migra abato aŭ episkopo.
La prospereco de la kanabo
[redakti | redakti fonton]Ekde la 14-a jc, la kanabo prosperis preskaŭ ĉie en la regiono de Locronan. De tiu produktado naskiĝis industrio de la veltolo, favorata komence de la proksimeco de Pouldavid[8], la iama haveno de Douarnenez, kiu prosperigis la urbeton kie instaliĝis multaj teksistoj kaj komercistoj.
-
Preĝejo Saint-Ronan
-
La fasado de la preĝejo Sankta-Ronan
-
La sonorilturo de la preĝejo Sankta-Ronan
-
Preĝejo de Locronan,
Altaro de Rosaire -
Vitralo en la preĝejo Sankta-Ronan
-
la centra altaro
-
La Tromenio en 1903
-
Pilgrimanto supreniranta la ŝtupojn de la preĝejo en 1903
-
Tromenio : ripozaltaro kun statuo de Kristo kun kolono (ĉ. 1903)
-
Pilgrimantoj ĉirkaŭirantaj la "jument de pierre" (ŝtona ĉevalino) (1903)
-
Tromenio : procesio kun la standardportantoj (ĉ. 1903)
-
Tromenio : la deviga paspago antaŭ la kamparstila kaj provizora kapelo (ĉ. 1903)
-
La chapelle Notre-Dame-de-Bonne-Nouvelle et la fontaine Saint-Eutrope
-
La fontaine Saint-Eutrope devant la chapelle Notre-Dame-de-Bonne-Nouvelle
-
Clocheton de la chapelle Notre-Dame-de-Bonne-Nouvelle
La urbo estas videbla en pluraj filmoj :
- Les Trois Mousquetaires d'Henri Diamant-Berger ;
- Chouans de Philippe de Broca ;
- Tess de Roman Polanski ;
- Bosco de Jose Rodriguez ;
- Un long dimanche de fiançailles de Jean-Pierre Jeunet ;
- Pêcheur d'Islande.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ oficialaj datumoj de 2008 sur la retpaĝejo de Insee
- ↑ france "Comptes rendus de l'Académie des sciences", Aprile 1982, legebla el http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k5653152t/f280.r=Locronan.langFR kaj 1984, n°2, legebla el http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k5831698v/f50.r=Locronan.langFR
- ↑ J. Loth, arkeologia revuo, Julie 1924, legebla el http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k2036939/f60.pagination.r=Locronan.langFR
- ↑ 4,0 4,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-26. Alirita 2012-03-30 .
- ↑ La unuan tagon de Novembro komenciĝis la kelta jaro, granda festo de Saveno, komunika nokto inter la mondo de la mortintoj kaj tiu de la vivantoj, okazo por granda festeno al kiu estas invitataj la mortintoj. En Locronan, daŭras, ekde nememorebla antaŭlonga tempo, la disdono de la pano de la mortintoj je tiu dato. Tiu disdono estas farata de la presbiteroj de la jaro, kiuj iras de domo al domo
- ↑ La unua de Majo, komenciĝo de la varma sezono en la kelta kalendaro, estas la granda festo de la fajro, la festo de Belenus. En Locronan, vespere de la sabato antaŭ la unua dimanĉo de Majo, oni starigas fagon meze de la placo, unu el la sakralaj arboj de la kelta civilizacio, simbolo de la renoviĝo de la naturo, kiu estos bruligita en la somera solstico fine de Junio
- ↑ http://www.infobretagne.com/locronan.htm
- ↑ De tio la nomo poldavys donata kelkfoje al la toloj de Locronan
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝejo de la urbo Locronan Arkivigite je 2016-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
- retpaĝejo de la turismoficejo de Locronan
- Fotoj de Locronan sur la retpaĝejo Trekearth
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- france Locronan - Au pays du Porzay de Louis-Pierre Le Maître, éditions Palantines, 2007,[ISBN 978-2-911434-77-8]
- france Locronan, notice historique de la abatoj Pondaven, Abgrall kaj Pérennès [ISBN 2-84373-361-8] (reeldono)