Les Geneveys-sur-Coffrane
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Les Geneveys-sur-Coffrane (stacidomo). |
Les Geneveys-sur-Coffrane | |
---|---|
Blazono de Les Geneveys-sur-Coffrane | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Neŭŝatelo |
Komunumo(j) | Val-de-Ruz |
Geografia situo | CH1903: 555245 / 207460 (mapo)47.0166666666676.85Koordinatoj: 47° 1′ N, 6° 51′ O; CH1903: 555245 / 207460 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1506 |
Areo | 7,86 km² |
Alteco | 862 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2206 |
Les Geneveys-sur-Coffrane estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. LesGeneveys-sur-coffrane havis 1506 loĝantojn la 31-an de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Les Geneveys-sur-Coffrane situas meze inter Neŭŝatelo kaj La Chaux-de-Fonds en la valo de Ruz, ĉe la orienta piede la monto Mont Racine sur kies kulmino sur alteco de 1439 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7.86 km², de kiuj 40% estas kovritaj de arbaro, 53% servas por agrikulturo kaj 7% setlado.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Les Geneveys-sur-Coffrane limas en nordo al Boudevilliers, en oriento kaj sudo al Coffrane, en sudokcidento al Montmollin, en okcidento al eksklavo de Coffrane, kaj en nordokcidento al La Sagne.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La komunumo situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flanka vojo de la kantona ĉefvojo tra Les Geneveys-sur-Coffrane al Coffrane. La kantona ĉefvojo 1320 kaj la svisa aŭtovojo 20 de Neŭŝatelo tra Vue-des-Alpes al La Chaux-de-Fonds pasas sude de la komunumo. Tra la komunumo pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de La Chaux-de-Fonds al Neŭŝatelo, per kiu la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Les Geneveys-sur-Coffrane datiĝas el la jaro 1342 kiel Geneveis sus Corfranoz. Dum mezepoko Les Geneveys-sur-Coffrane estis parto de la Senjorujo kaj posta Majorujo Valangin. De 1486 ĝis 1827 Les Geneveys-sur-Coffrane formis ĝeneralkomunumon kune kun Coffrane kaj Montmollin. Ek de 1828 ĝi ekzistas kiel aparta politika komunumo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Les Geneveys-sur-Coffrane kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz.[1]
Esperanto-Movado
[redakti | redakti fonton]En oktobro 2012 en Les Geneveys-sur-Coffrane okazis la 5-a Svisa Familia kaj Feria Esperanta Renkontiĝo sub aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo. Tiu kunveno nomita SFERO okazis en fericentro Le Louverain 2 km super la vilaĝo Les Geneveys-sur-Coffrane.
Paralele, samtempe kaj samloke al la 5-a SFERO okazis internacia renkontiĝo de Grundtvig-programo pri Interkultura edukado, defio por multkultura Eŭropo. Tiu Grundvig-programo de Eŭropa Unio similas al programo Komenio aŭ programo Erasmus. La Grundtvig-programo subtenas aktivecojn por personoj laŭ la slogano de Grundtvig: lerni dum la tuta vivo, do koncernas personojn de iu aĝo. Pli ol dudek personoj partoprenis tiun staĝon, el Germanio, Francio kaj Katalunio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Les Geneveys
- Les Geneveys-sur-Coffrane (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Les Geneveys-sur-Coffrane – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|