Lardal estis komunumo en la provinco Vestfold de Norvegio, nun parto de la komunumo Larvik - inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al pli vasta provinco Vestfold og Telemark, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. Laŭ la stato de 2016 en la komunumo vivis 2 474 loĝantoj sur areo de 277,69 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km² Ĝi kovris areon de 278 kvadrataj kilometroj kaj fine de 2016 havis 2 474 loĝantojn. La komunuma teritorio limis norde al Kongsberg kaj Hof, oriente al Re kaj Andebu, sude al Larvik kaj okcidente al Siljan.
La administra centro estis en la loĝloko Svarstad, kaj la dua plej grava loĝloko nomiĝis Steinsholt. La plej granda punkto de la komunumo estis la monto Vindfjell, 619 metrojn alta. Tra la komunumo de nordo al sudo fluis la rivero Lågen, en kiu grandkvante troveblis salmoj.