Lago Gatuno
Aspekto
Gatuno | ||
---|---|---|
La lago Gatuno
| ||
baraĵlago | ||
Situo | Panamo | |
Speco de la lago | baraĵlago | |
Ĉefaj fontoj | Chagres | |
Ĉefaj elfluoj | Kulebra Tranĉo | |
Insuloj | Insulo Barro Colorado | |
Landoj de la baseno | Panamo | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 9° 11′ 23″ N, 79° 53′ 15″ U (mapo)9.1897222222222-79.887526Koordinatoj: 9° 11′ 23″ N, 79° 53′ 15″ U (mapo) | |
Supermara alteco | 26 m | |
Surfaca areo | 425 km² | |
La lago Gatuno (hispane Lago Gatún) estas granda Baraĵlago sude de la urbo Colón, Panamo. Ĝi formas ĉefan parton de la Panama kanalo, kaj eltenas ŝipojn dum 33 km el ties veturo tra la Istmo de Panamo.
La lago estis kreita inter 1907 kaj 1913 per la konstruado de la Gatuna Baraĵo super la rivero Chagres. Tiam, la lago Gatuno estis la plej granda homfarita lago en la mondo, kaj la akvobaraĵo estis la plej granda akvobaraĵo sur Tero. Insuloj kiaj Insulo Barro Colorado estis formitaj kiam la akvoj de la rivero Chagres estis akvorezervitaj per akvobaraĵo por formi la lagon. Kiam la akvonivelo leviĝis, ili kovris gravan parton de la ekzistinta pluvarbaro, kaj la montetoj restis kiel insuloj en la mezo de la lago.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- History Of The Panama Canal, de Ira E. Bennett
- The Panama Canal, de Colonel George W. Goethals