Laacher See
Laacher See | ||
---|---|---|
kratera lago | ||
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio | |
Speco de la lago | Kratera lago | |
Ĉefaj fontoj | Neniuj | |
Ĉefaj elfluoj | Neniuj | |
Insuloj | Neniuj | |
Landoj de la baseno | Germanio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 50° 24′ 37″ N, 7° 16′ 11″ O (mapo)50.4102777777787.2697222222222Koordinatoj: 50° 24′ 37″ N, 7° 16′ 11″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 275 m | |
Surfaca areo | 3,3 km² | |
Maksimuma longo | 1,964 m | |
Maksimuma larĝo | 1,186 m | |
Akva volumeno | 103,000,000 m3 | |
Maksimuma profundo | 51 m | |
Averaĝa profundo | 31 m | |
Laacher See estas lago en Rejnlando-Palatinato en Germanio.
Ĝi okupas tion kio estas vulkana kratero en la vulkana formacio Eifel. Ĉirkaŭ 11000 a.K. ĝi ekestis grandan erupcion. Entute, la erupcio ĵetis en la atmosferon ĉirkaŭ 16 km³ de fragmentitaj rokoj kaj cindroj. La vulkan-eksploda indikilo (VEI) estas 6. La erupcio de Pinatubo en 1991 ĵetis en la atmosferon ĉirkaŭ 10 km³ (VEI 6) de fragmentitaj rokoj kaj cindroj kaj la erupcio de Monto Saint Helens en 1980 ĵetis en la atmosferon nur 1 km³ (VEI 5) de fragmentitaj rokoj kaj cindroj. La lago kuŝas je 275 m pli supre de la marnivelo, estas de 8 km en cirkonferenco kaj estas ĉirkaŭbarita per amfiteatro de altaj montetoj. La akvo estas lazura en koloro, tre malvarma kaj amara je la gusto. La lago havas ne naturan elfluejon kaj sekve estas subjektita al konsiderebla pligrandiĝo kaj falo. Sur la okcidenta flanko kuŝas la Benediktana monaĥejo de Abatejo Maria Laach (Abbatia Lacensis), fundamentita en 1093 per Henriko II, grafo de palatino de la Rejno.