Kirby (rolulo)
Aspekto
Kirby | |
---|---|
Kirby en rolkostumado | |
fikcia eksterterulo • rolulo de videoludo • rolulo de japana movbildo • fikcia kreaĵo • Amorphous creature | |
Kreita de | Masahiro Sakurai |
Verko | Kirby (serio de videoludoj) |
Rolita de | Makiko Ohmoto |
Voĉigita de | Mayumi Tanaka, Taeko Kawata, Makiko Ohmoto |
Informoj | |
Sekso | undisclosed gender |
Specio | eksterterano |
Povoj | engluti figurojn kaj imiti iliajn kapablojn |
Loĝloko | Dream Land sur planedo Popstar |
Kirby estas heroo de komputila ludo kaj ĉefrolulo de la ludserio Kirby. Kirby estas kreita de Masahiro Sakurai, por la firmo Nintendo. Kirby estas malgranda rozkolora bulo, kiu devenas de la planedo Popstar.[1] Liaj videoludoj estas konataj por gajaj karakteroj kaj elmontras meĥanikojn kiel flugado, inhalado kaj kopiado de kapabloj de siaj malamikoj. Kirby unue aperas en Kirby's Dream Land en 1992.
Kirby unuafoje aperis en Kirby's Dream Land, kiu estas ludo por la videoludilo Game Boy. Ekde tiam, ĝi aperis en multaj ludoj kiel ĉefrolulo. Kirby ankaŭ aperis kiel ĉefa heroo de la desegnofilmo Kirby: Right Back at Ya!