Katalunlingva Vikipedio
Katalunlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | ca.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | kataluna |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 7-a de januaro 2025 | |
Artikolnombro | 766 282 |
Profundeco | 40.6 |
Paĝoj | 1 919 128 |
Redaktoj | 34 409 160 |
Uzantoj | 502 435 |
Aktivaj uzantoj | 1 170 |
Administrantoj | 26 |
Dosieroj | 11 439 |
La katalunalingva Vikipedio (katalune Viquipèdia en català) estas kataluna aŭtonomeca eldono de Vikipedio.
Fondita la 16-an de marto 2001 kaj atinginta 200 000 artikolojn en septembro 2009, ĝi nun havas 766 000 artikolojn kaj 1170 aktivajn uzantojn. Ĝi kreiĝis nur minutojn post la unua ne-anglalingva vikipedio, la germanlingva versio. Malgraŭ la kreiĝo sekve al la germana vikipedio, la kataluna por proksimume du monatoj estis la sola ne-anglalingva vikipedio kiu jam havis artikolojn. Laŭ la stato meze de 2008 la kataluna vikipedio estis senkonkurence la plej larĝa eldono en regiona, neŝtata lingvo (kvankam la kataluna, precize rigardate estas la ŝtata lingvo de la ŝtateto Andoro, sed la absoluta plejmulto de katalunlingvanoj ne loĝas en tiu ŝtateto kaj la lingvo fakte ne rigardeblas "ŝtata"). Entute la kataluna lingvo konsideratas lingvo kun relative malgranda parolantaro kiu havas eksterproporcie altan ĉeeston en la interreto.[1]
En 2005 la uzantoj de la kataluna vikipedio debatis kiun nomon de la kataluna lingvo prezenti en la ĉefpaĝo kaj aliaj vikipediaj paĝoj, aŭ català, "kataluna", valencià, "valencia", aŭ kombino de ambaŭ, do català-valencià aŭ català o valencià. Kvankam ne estis konsento pri iu ajn el al proponoj, la uzantoj kompromise konsentis ke en artikoloj teme ligataj al Valencilando uziĝu la nomo valencià, kaj en ĉiuj aliaj artikoloj la nomo català preferiĝu.[2]. La ĉefpaĝo provas eviti la noman problemon, nomante la vikipedion simple aquesta versió, "tiu-ĉi versio".
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jordi Aguilera i Antonio Novella, El català, un exemple d'èxit a Internet Arkivigite je 2010-03-08 per la retarkivo Wayback Machine Espai Internet - 3cat24.cat (katalune)
- ↑ Vidu la debaton pri la decidiga proceso pri uzo de la nomoj de la lingvo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|