Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia sorbato aŭ C6H7KO2 estas organika kalia salo de sorbata acido, senkoloraj aŭ blankaj kristaloj tre solveblaj en akvo, uzataj kiel konservaĵoj en la fabrikado de nutraĵoj, vinoj kaj personzorgaj produktaĵoj. Kvankam sorbata acido nature okazas en kelkaj beroj, verdire la tuta monda produktado de sorbatoj, el kiuj sorbato de kalio estas derivata, estas sinteze manufakturita.
La antimikrobaj proprecoj de la sorbata acido estis unue malkovrita en la jardeko 1940. Tamen, la komponaĵo ĝustadire estis izolita jam en 1859, en Londono, de la germana kemiisto August Wilhelm von Hofmann (1818-1892), el la beroj de la sorbus americanus per reakcio kun alkalo. Tamen, la strukturo de la komponaĵo estis nur klarigita en la periodo 1870-1890 . Finfine, ĝi estis unue sintezita de germana kemiisto Oscar Gustav Doebner (1850–1907) en 1900.
Sorbata acido kaj kalia sorbato estas la formoj plej vaste uzataj en ligno-konservado. Ili estas komerce gravaj en la konservado de besto-nutraĵoj, kosmetikaĵoj, farmaciaĵoj kaj en aliaj industri-aplikoj. En kelkaj produktoj, sorbatoj kaj benzoatoj provizas pli efikan protektadon kontraŭ pli vastan variecon de mikroorganismoj, malgraŭ la flankefikoj. Sorbatoj reduktas la malbonagadon kiujn la aero, fungoj, bakterioj kaj fermentoj povas kaŭzi.