Julie Bindel
Julie Bindel | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de julio 1962 (62-jaraĝa) en Darlington | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Londona Metropola Universitato vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto aktivulo feministo vd | |
Laborkampo | Esploranta ĵurnalismo, fundamentismo, kontraŭvirina perforto kaj homokomerco vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Julie BINDEL (naskiĝis la 20-an de julio 1962) estas angla verkisto, radikala feministo, kaj kunfondinto de la jura reforma grupo Justice for Women, kiu ekde 1991 helpis virinojn, kiuj estis procesigitaj pro mortigado de perfortaj viraj partneroj.
Vizitanta esploristo ĉe la Universitato de Lincoln (2014-2017) kaj eksa direktoro de la Esplor-Centro pri Perforto, Malbono kaj Genraj Rilatoj en Metropola Universitato de Leeds, plejparto el la laboro de Bindel koncernas viran perforton kontraŭ virinoj kaj infanoj, precipe prostituado, pornografio, turmentado, religia fundamentismo, kaj homvendado.
Bindel verkis aŭ kunaŭtoris pli ol 30 libro-ĉapitrojn kaj kvar librojn, inkluzive de Straight Expectations (2014) kaj The Pimping of Prostitution) (2017). Ŝi ankaŭ estas la redaktisto, kun sia partnero Harriet Wistrich, de La Mapo de Mia Vivo: La Rakonto de Emma Humphreys (2003). Ŝi regule verkas por The Guardian, New Statesman, The Sunday Telegraph-revuo, kaj Standpoint.