John Bennett
John G. BENNETT (John Godolphin Bennett; n. la 8-an de junio 1897 en Londono; m. la 13-an de decembro 1974 en Sherbourne, Gloucestershire) estis brita matematikisto, filozofo, verkisto kaj spiriteca instruanto. Li dumtempe estis ŝata sekretario en la registaro de Britio kaj gvidis esploran instituton de la brita karbomina industrio. Lia vivo kaj verkaro estis forte ligita al Georges I. Gurdjieff kaj ties spiriteca sistemo de "kvara vojo".
Vivo
[redakti | redakti fonton]Kion li mem nomis sian "serĉon je vero", komenciĝis per preskaŭmorto dum la Unua Mondmilito. Dum la jaro 1919 Bennett sendiĝis al Istanbulo, kie li laboris por la brita sekreta servo kaj interalie kontaktiĝis kun turkaj derviŝoj de la Mevlevi-ordeno. Dum 1920 li pere de rusa ĵurnalisto ekkonis la misteran konscio-instruanton Georges I. Gurdjieff, kiu ĵus estis en Istanbulo. La renkonto tiom impresis la briton, ke li tri jarojn poste vizitis Gurdjieff en ties "instituto por la harmonia evoluo de la homo" en Fontainebleau proksime de Parizo. Tamen pro profesiaj kialoj li baldaŭ revis reiri al Anglio, kaj tie dum iom da jaroj kunlaboris kun disĉiplo de Gurdjieff. La Dua Mondmilito kaj la fina kontraŭado de tiu disĉiplo rilate al Gurdjieff dum iom da tempo interrompis la kontakton. Sed dum 1947 Bennett revenis al Gurdjieff en Parizo kaj dum du jaroj kunlaboris en ties grupoj. Post la morto de Gurdjieff dum la jaro 1949 Bennett kreis similan spiritecan grupon en Coombe Springs apud Londono. Gurdjieff inspiris la briton serĉi pri la internaj modeloj de spiriteco kaj pri la fontoj de vera scio. Pro tio Bennett esploris pri la devenoj de la instruoj de Gurdjieff kaj entreprenis plurajn vojaĝojn al islamaj landoj de Azio. Li intense renkontis plurajn influajn aziajn klerulojn, interalie plurajn gvidajn sufiojn, sed ankaŭ Muhammad Subuh Sumohadiwidjojo, la indonezian fondinton de la spiriteca Subud-movado, kaj la baratanon Jogio Mahariŝi Maheŝ, la fondinton de la Transcendenca Meditado.
Aldone al tiuj esploroj pri islamaj kaj alireligiaj spiritecaj tradicioj de Azio, Bennett influigis elementojn el diversaj tradiciaj instruoj, el moderna psikologio kaj la modernaj natursciencoj en siajn verkojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- filmeto esploranta la rilaton de J. Bennett al G. Gurdjieff (anglalingvaj paĝoj)
- paĝo pri J. Bennett en retejo pri G. Gurdjieff, kun ligo al tri artikoloj de li (same anglalingve)
- biografio kaj verkaro (germanlingvaj paĝoj) Arkivigite je 2012-01-30 per la retarkivo Wayback Machine
Informoj pri John Bennett en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)